Birmo akuziĝas ĉe la Internacia Kortumo pri genocido kontraŭ la rohinĝoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 10-a de decembro 2019

Tendaro de rohinĝaj rifuĝintoj, junio 2019

 

La Internacia Kortumo malfermis memorindan tritagan proceson, mardon la 10-an de decembro, rilate akuzojn pri genocido kontraŭ Birmo pro la kruela subpremado de ĝia militistaro kontraŭ la rohinĝaj islamanoj.

La aŭdiencoj fontas el proceso-peto prezentita pasintmonate en Hago de la malgranda ocident-afrika lando Gambio nome de la 57-membra Organizaĵo de Islama Kunlaboro. Gambio akuzas Birmon pri malobservo de la Konvencio pri genocido de 1948.

Pli ol 700 000 rohinĝoj forkuris trans la bangladeŝa landlimo en aŭgusto 2017 fuĝante de bruligita-tera kampanjo de la birma militistaro responde al atakoj de rohinĝaj batalantoj kontraŭ gvatejoj en la okcidenta parto de la ŝtato Raĥine. Enketo de la Unuiĝintaj Nacioj konkludis ke la kampanjo estis okazigita «kun genocida intenco», laŭ intervjuoj de postvivantoj kiuj prezentis multajn atestojn pri amasbuĉoj, eksterjuĝaj mortigoj, amasaj seksperfortoj kaj ekbruligoj de tutaj vilaĝoj.

«La sola afero, kiun Gambio petas, estas ke vi ordonu al Birmo ĉesigi tiujn ĉi sensencajn mortigojn, ĉesigi tiujn ĉi barbarajn agojn», pledis la gambia ministro pri justico Abubacarr Tambadou dum komenca parolado ĉe la kortumo.

Birmo estas defendota ĉe la kortumo de ĝia efektiva estrino Aung San Suu Kyi en la rolo de ministro pri eksteraj aferoj. Alparolonte la kortumon mercredon, ŝi verŝajne ripetos la aserton de sia registaro ke la militistaro celis nur batalantajn rohinĝojn.

Aung San Suu Kyi gajnis la Nobel-premion pri paco pro sia por-demokratia sinteno kontraŭ la tiama armea estraro, kiu malliberigis ŝin hejme dum 15 jaroj ĝis ŝia liberiĝo en 2010. Tamen ŝia defendo de la faroj de la militistaro kontraŭ la rohinĝoj fuŝis ŝian reputacion ĉe la internacia komunumo kiel simbolo de demokratio kaj homaj rajtoj.

La rohinĝoj estis ekceptitaj de 1982-a leĝo pri civitaneco kiu aldonas plenan lêgan statuson al anoj de praloĝantaroj agnoskitaj de la registaro. La birma registaro rigardas la rohinĝojn kiel kontraŭleĝajn enmigrantojn el Bangladeŝo, kio fakte senŝtatigas tiun ĉi etnon.

Fontoj