BRICS: Disvolviĝa banko por emerĝantaj ekonomioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 17-a de julio 2014

La manpremo de Fortalezo.

La kvin plej gravaj emerĝantaj ekonomioj tutmonde, Brazilo, Rusujo, Barato, Ĉinujo kaj Sud-Afriko, mallongigitaj angle: BRICS, konstruos kune disvolviĝan bankon por iĝi malpli dependaj de okcidenta financado.

Tio estis sciigita pasintmarde la 15-an de julio ĉe kulmin-interparolo inter la kvin landoj en la brazila urbo Fortalezo.

La kvin landoj trovas, ke fare de okcidentaj landoj dominataj institucioj, kiel la Internacia Monunua Fonduso kaj la Monda Banko, havas tro fortan prenon sur la tutmonda ekonomio. Ili intencas jam pli longe paŝojn por fari ion pri tio, sed ĝis nun ne brilis per interkonsento pri la sekvenda kurso.

La banko, kiun la BRICS'aj landoj kune kunmetos, ricevos komencan kapitalon de 100 miliardoj da dolaroj (73,7 miliardoj da eŭroj) kaj havos sian sidejon en Ŝanhajo, la ekonomie pli grava urbo de Ĉinujo. Barato rajtos prezenti la unuan prezidanton.

Per la nova banko, kiu povos ekfunkcii nur en 2016, la BRICS'aj landoj volas ĉefe financi projektojn pri infrastruktura plibonigo en landoj malriĉaj.

Rimarkoj

Fontoj