Saltu al enhavo

BRICS: Disvolviĝa banko por emerĝantaj ekonomioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 17-a de julio 2014

La manpremo de Fortalezo.

La kvin plej gravaj emerĝantaj ekonomioj tutmonde, Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko, mallongigitaj angle: BRICS, konstruos kune disvolviĝan bankon por iĝi malpli dependaj de okcidenta financado.

Tio estis sciigita pasintmarde la 15-an de julio ĉe kulmin-interparolo inter la kvin landoj en la brazila urbo Fortalezo.

La kvin landoj trovas, ke fare de okcidentaj landoj dominataj institucioj, kiel la Internacia Monunua Fonduso kaj la Monda Banko, havas tro fortan prenon sur la tutmonda ekonomio. Ili intencas jam pli longe paŝojn por fari ion pri tio, sed ĝis nun ne brilis per interkonsento pri la sekvenda kurso.

La banko, kiun la BRICS'aj landoj kune kunmetos, ricevos komencan kapitalon de 100 miliardoj da dolaroj (73,7 miliardoj da eŭroj) kaj havos sian sidejon en Ŝanhajo, la ekonomie pli grava urbo de Ĉinio. Barato rajtos prezenti la unuan prezidanton.

Per la nova banko, kiu povos ekfunkcii nur en 2016, la BRICS'aj landoj volas ĉefe financi projektojn pri infrastruktura plibonigo en landoj malriĉaj.

Rimarkoj

Fontoj

([[Lingvo nederlande|nederlande]])  «Ontwikkelingsbank voor opkomende economieën» – [[nu.nl]], 15-07-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de nu.nl]]

Zhang Shuang kaj Niu Xueqin «Xi Jinping ĉeestis la Sesan Intervidiĝon de Gvidantoj de la Landoj BRICS» –  [[El Popola Ĉinio]], 17-7-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de El Popola Ĉinio]]

([[Lingvo hispane|hispane]])  «Los doce presidentes de la Unasur ya están en Brasilia para Cumbre con los BRICS» – [[Unasur]], 16-07-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Unasur]]


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q18336420Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo