Aperis unua eldonkandidato de Bugzilla 4.0, kaj ankaŭ Bugzilla 3.6.3, 3.4.9 kaj 3.2.9

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 4-a de novembro 2010

Ĉi tiu artikolo estas bazita sur la Eldonnotoj pri Bugzilla 4.0, uzita laŭ la permesilo CC BY-SA 2.0.

Oni publikigis la unuan eldonkandidaton de Bugzilla 4.0, version 4.0rc1. Krom tio, okazis gravaj sekurigaj korekteldonoj 3.2.9, 3.4.9 kaj 3.6.3.


4.0rc1

Ĉi tie mi plejparte tradukos partojn de la novaĵlisto interesajn por la perTTTaj uzontoj.

Aŭtomata trovado de jamaj samtemaj raportoj ĉe skribado de raporto

Dum skribado de raporto, ĉe komenco de tajpado de la resumo, Bugzilla montros liston de eble samtemaj raportoj, por helpi eviti reraporton de la jam raportita problemo.

Ĉi tiu funkcio dume ne uzeblas en instalaĵoj kun la datumbaz-manipulilo "PostgreSQL".

Nova detala serĉilo

Danke al Guy Pyrzak, la fasado por laŭdetala serĉado estis refarita. Vi povas kompari la novan fasadon kun tiu de la branĉo 3.6 (angle).

Nova alkroĉaĵ-detala fasado

Aŭtokompletigado de uzantadresoj kaj etikedoj

Nova komuna statusaro

Novaj instalaĵoj de Bugzilla uzos la jenan statusĉenon:

  • UNCONFIRMED ([NEKONFIRMITA])
  • CONFIRMED ([KONFIRMITA], eksa NEW aŭ REOPENED)
  • IN_PROGRESS ([PRITRAKTATA])
  • RESOLVED
  • VERIFIED (iama "CLOSED")

En https://bugzilla.mozilla.org, la statoj estos ĝisdatigitaj kun ĝisdatigo de Bugzilla. Inter "CONFIRMED" kaj "IN_PROGRESS" (eksa "ASSIGNED") estos statuso "READY_TO_FIX" ("PRETA_POR_KOREKTADO").

Memoro de pluraj serĉrezultaroj

CSS kaj JS … ĝisdatigo preterkaŝmemora

Mallonge

  • Enigado de datoj nun eblas per kalendarforma ilo.
  • Ligilaj bildoj sur la ĉefpaĝo estas anstataŭigitaj per novaj.
  • Dum raportado la uzanto avertatos pri neplenigitaj devigaj kampoj antaŭ datumsendo.
  • Dum raportado, halto de la montrilo ĉe kamponomo aperigas pli detalan priskribon.
  • Eblas elekti ĉu la komentotajpejo estu sub aŭ super la ekzistantaj komentoj.
  • (Mal)markado de komentoj kiel privataj nun kaŭzos sendon de retletero (en antaŭaj versioj retletero ne sendiĝis) kaj registron en historio.


Fontoj