Aktivisto por la bretona lingvo akuzita pri ŝtelado en la Interkelta Festivalo de Lorient

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 1-a de marto 2016

La ano de la kolektivo por la defendo de la bretona lingvo Ai'ta! devis respondi pasintmarde en la tribunalo korekta de Gwened.

La breton-parolanto estas akuzita pri ŝtelado, kiu supozeble okazis dum la pasinta versio de la Interkelta Festivalo de Lorient, kiam grupo de aktivuloj de Ai'ta!, civila grupo por la defendo de la bretona, alvenis al la budo de la Universitato de Sud-Bretonio por priprotesti la retiron de la studobjekton "La bretona kaj la kelta civilizacio" de la institucio kaj por la risko pri malapero kiun ankau havas "Bretona lingvo". La simbola agado konsistis el movo de paneloj de la Universitato, kiu situas en Gwened ĝis An Oriant, la disfaldo de afiŝo kaj la uzo de glu-markoj.

Unu el la grupanoj nun alfrontas akuzon pri ŝtelado de tiuj paneloj por okazigi la depostulan agadon, kiu fakte estis pacema.

Fontoj