Ŝablono-Diskuto:Bonvenon

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Bonvenon[redakti]

Mi nun nur komentos.

  • Ĉu "la Vikinovaĵoj" aŭ simple "Vikinovaĵoj"? Ĉu tio dependas de tio, ĉu oni uzas la vorton "Vikinovaĵoj" por la tuta wikinews.org aŭ por ĉi-sekcio?
  • Mi ĉiam respondadis al mesaĝoj sur la sama paĝo. Tiel almenaŭ eblas legi la diskuton sen serĉado de la alia duono. Nur lastatempe mi pli ofte kuntuŝiĝas kun uzado de via maniero (la kaŭzo povas esti tio, ke antaŭe mi pli ofte ricevadis mesaĝojn pri aferoj sufiĉe gravaj por ke oni kontroladu ĉu mi respondis; cetere mia maniero ŝajnas pli ofte uzata).
  • "uzanta paĝo", kiel estis pridiskutite en Vikipedio, estas eraro.
  • Ĉu "devenlando" signifas ne landon de naskiĝo?
  • La bildo ĉe "Vikinovaĵoj bezonas vin" estas amuza por ni, sed eble povas havi malagrablajn asociojn ĉe iuj. Kion vi pensas pri tio?

--AVRS 11:06, 16. Nov 2010 (UTC)

1) Iam "vikipedio" estas uzata kiel "esperanta vikipedio" kaj iam kiel "wikipedia.org", kaj mi pensas ke "Vikinovaĵoj" estas pli ĝusta ol "la Vikinovaĵoj", kaj signifas "eo.wikinews"; 2) Via maniero respondi mesaĝojn ŝajnas ankaŭ al mi pli ofta; 3) Vi denove pravas: "uzanta paĝo" estas participo por "paĝo kiu oni uzas nun", mi korektos tion; 4) Jes, "lando de deveno, de naskiĝo"; 5) Mi ankaŭ pensas tiel, ĝi ankaŭ ne similas al aliaj, sed mi ne trovis pli bonan bildon. Mi serĉos novan bildon por tiu sekcio. CasteloBrancodiskuto 23:04, 16. Nov 2010 (UTC)
✔ Farita. Ĉu vi povas kontroli la ŝanĝojn? CasteloBrancodiskuto 08:47, 19. Nov 2010 (UTC)
Ĝi sufiĉe bonas nun. --AVRS 14:00, 20. Nov 2010 (UTC)