Ĝisdatigita la vortaro de la hispana lingvo per pli ol 5 mil novaj vortoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 18-a de oktobro 2014

Akademio de la Lingvo :
sidejo de la Reĝa Akademio Hispana

La 23-a eldono de la Vortaro de la hispana lingvo (Diccionario de la lengua española, Drae), publikigita de la Reĝa Akademio Hispana, estis prezentata pasint-ĵaŭde kaj jam aĉeteblas en la librovendejoj. Ĝi enhavas pli ol 19 mil amerikanaĵojn kaj vortojn de la ĉiutaga uzo.

Entute estas pli ol la duoblo ol en la unua vortaro de 1780. Fakto, kiu pravigas, ke la lingvo, kundividita de preskaŭ 500 milionoj da personoj, estas vivanta lingvo.

La nova eldono arigas preskaŭ 5.000 vortojn pli ol la antaŭa eldono de 2001. Multaj el la vortoj jam aperis antaŭe sur la reta versio de la vortaro. Novaj vortoj kiel tuitear (pepi), tanguear (danci tangon), hipervínculo (ligilo, rilate al interreto) kaj pilates (Pilato, ekzerco), inter aliaj, nun aldoniĝis al la normiga vortaro. El la 195.439 vortoj de la verko, proksimume 19.000 estas kutimaj de Latin-Ameriko.

Kiel jam okazis pri la Ortografía (Ortografio) kaj la Gramática (Gramatiko) publikigitaj antaŭ nelonge, la vortaro estas tuthispana. La Reĝa Akademio Hispana verkis ĝin kune kun la aliaj 22 akademioj de lingvoj, plejparte amerikaj.

En tiu ĉi eldono pligrandiĝis la nombro da vortoj devenaj el aliaj lingvoj (extranjerismos), kelkaj eĉ neadaptitaj, kiel hacker (programar-rompisto) kaj aliaj adaptitaj, kiel eslogan (moto).

Kelkaj nombroj el la nova eldono:

  • 9.650 etimologioj.
  • 21.466 teĥnikaj vortoj.
  • 18.712 vortoj el Ameriko.
  • 435 el Hispanio.
  • 102 el Filipinoj.
  • 30 el Ekvatora Gvineo.
  • 1.296 artikoloj kaj 118 kompleksaj formoj.
  • 333 ne adaptataj eksterlingvaĵoj.
  • 222 latinaĵoj.
  • 1.637 verboj kun ties konjugacia informo.

Fontoj