Ĉinio pretigas 10-etaĝan petrolplatformon spite Vjetnamion

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 30-a de septembro 2019


La antaŭa platformo en 2014, Haijang Ŝijou 981

Ĉinio konstruis novan grandegan marbordan esplorplatformon uzeblan en disputata parto de la Sudĉina maro, kio povus kolerigi Vjetnamion kaj daŭrigi jarojn de energiaj disputoj inter la du aziaj najbaroj.

La platformo, kiu nomiĝas Haijang Ŝijou 982, jam staras sur la maro kaj pretas serĉi petrolajn tavolojn ĝis 9000 metroj profundajn, kiel raportis ĉinia sociamaskomunikila konto apartenanta al la Centra komisiono pri politikaj kaj juraj aferoj.

En 2014, okazis rekta konfrontiĝo de vjetnamaj kaj ĉinaj militŝipoj, kiam Ĉinio permesis al marborda petrolfirmao starigi la antaŭan platformon, Haijang Ŝijou 981, en la disputataj akvoj. Pli frue ĉi-jare, Vjetnamio postulis ke Ĉinio foriru el la benko Vanguard, kie oni serĉas nafton kaj gason sub la marfundo.

Analizistoj avertas, ke oni devas atendi reziston se Haijang Ŝijou 982 ĝenos Vjetnamion. "Certe estos iu speco de respondo, ĉar la Sudĉina maro tute ne estas malvarma, rilate temperaturon", diris Alan Ĉong, asocia profesoro ĉe la S. Rajaratnam School of International Studies (lernejo pri internaciaj studoj) en Singapuro. "Ĝi povas ekbruli ajnmomente".

Je la plej malbona kazo, arda disputo pri la mara suvereneco, kiu ekis en la 1970-aj jaroj, povus ekbruli denove.

En 2014, la enmariĝo de la 981-platformo estigis kontraŭĉinajn pogromojn en Vjetnamio, kaŭzintajn evakuadon de proksimume 3000 etnaj ĉinoj el Vjetnamio, organizitan de la ĉina registaro. Ĉi-jare la disputo ĉe la benko Vanguard estigis konfrontiĝon kiam la ĉina esplorŝipo Haijang Dizhi 8 ekpatrolis la akvojn apud Vanguard, je 352 kilometroj for de la sud-orienta marbordo de Vjetnamio. Ĉi tiu funkciigas submaran energian esplorplatformon apude.

Fontoj[redakti]