Ĉilio entreprenas amasan vakcinadon kontraŭ KOVIM-19

Dimanĉo, la 7-a de februaro 2021
Centra Ameriko • Nordameriko |
Je la 3-a de februaro, Ĉilio donis la verdan lumon por ekentrepreni la procezon de vakcinado kontraŭ KOVIM-19, ricevinte antaŭ kelkaj tagoj milionojn da dozoj de vakcinon disvolvitan de la laboratorio Sinovac.
La ŝtataj sanaj aŭtoritatuloj informis, ke ili jam ricevis la unuan dozon de la vakcino. En la unua etapo estos inokulitaj plenkreskuloj aĝantaj pli ol 90 jarojn, kune kun diversaj profesiuloj en la medicina kaj socia sektoroj.
Inter februaro kaj la komenco de marto, oni atendas ricevi pluajn dozojn, por plivastigi la vakcinadon ĉe la ĝenerala popolo.
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Chile empieza la vacunación masiva contra el COVID-19, el hispanaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
- (hispane) «Chile inicia proceso de vacunación masiva contra COVID-19» – Infobae, 02-03-2021
- (hispane) «Chile pone en marcha vacunación masiva contra la Covid-19» – Telesur, 02-03-2021
![]() |
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |