Saltu al enhavo

Aviadilo de AirAsia malaperis super la Java Maro: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
Hispana vikinovaĵoj kiel fonto, ne kiel traduko
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:37, 28 dec. 2014

Dimanĉo, la 28-a de decembro 2014

La malaperinta aviadilo dum 2011.
Fonto: Aero Icarus/Commons

La aviadilo Airbus A320 de AirAsia malaperis super la Java maro, Indonezio, antaŭ kelkaj horoj laŭ raporto de la entrepreno publikigita hodiaŭ. En la aviadilo estis almenaŭ 155 personoj, sed laŭ aliaj raportoj tie estis 162 personoj.

Funkciulo de la indonezia Ministerio pri Transporto, Hadi Mustofa konfirmis ke la avialido perdis kontakton kun la kontrolturo je la 06:17 loka horo, dum ĝi flugis proksime al insulo Belitung, lokita en la orienta marbordo de Sumatro. La flugo QZ8501 ekflugis de Surabajo, Indonezio cele de Singapuro, kie ĝi devis surteriĝi je la 08:30, singapura horo. Vojaĝis po unu singapurano, malajziano kaj brito, tri koreoj kaj 149 indonezianoj. En la avianaro estis ses indonezianoj kaj unu franco.

CCTV kaj aliaj amaskomunikiloj lokaj rapotis ke oni permesis al la aviadilo ŝanĝi la altecon pro la malbona stato de la Java maro. La aviadilo eniris lokon sen servo de radaro kaj iom poste, kiam ĝi devis reaperi, tion ne faris. Supozeble la aviadilo kraŝis okcidente de la insulo Belitung.

Indonezio y Malajzio ekis la serĉ-mision de la aviadilo. AirAsia aktivigis telefonnumeron por familianoj kaj amikoj de la pasaĝeroj.

La pasinta 8-an de marto, la Flugo 370 de Malaysia Airlines malaperis kun 239 personoj kvader miutojn depost la ekflugo el Kuala-Lumpuro, ĉefurbo de Malajzio, cele de Pekino ĉefurbo de Ĉinio. Ankaŭ la pasinta 17-an de julio, la Flugo 17 de Malaysia Airlines kun 295 pasaĝeroj kraŝis en Donecka provinco kiam ĝi flugis de Amsterdamo al Kuala-Lumpuro

Fontoj

(hispana) Colaboradores de Wikinoticias «Avión de Air Asia con al menos 155 personas desaparece en el Mar de Java» – Wikinoticias, 28-12-2014 (arkivita [ ]) (hispana)  «Desaparece un avión de AirAsia con 162 personas a bordo» – HispanTV, 28-12-2014 (arkivita [ ]) (angla) AirAsia «AIRASIA INDONESIA FLIGHT QZ8501» – [[Facebook]], 28-12-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Facebook]] (angla) AirAsia «AirAsia Indonesia regrets to confirm that QZ8501 from Surabaya to Singapore has lost contact at 07:24hrs this morning» – [[Twitter]], 28-12-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Twitter]]




Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q18685482Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo