Saltu al enhavo

La kontraŭuloj de Stutgarto 21 perdis la referendumon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 28-a de novembro 2011

{Eŭropo}} Dimanĉe, la 27‐an de Novembro okazis referendumo en Baden-Virtembergo, Germanio, pri la projekto "Stutgarto 21".

Tiu projekto celas anstataŭigi la nuntempan kapotrajnstacion per subtera "trairstacio", kaj kostos ĉirkaŭ 4,1 miliardojn da Eŭroj.

Ekde la 2007‑a estis opozicio kontraŭ tiu projekto, kaj ĝi pli kaj pli grandiĝis, kun multegaj protestoj en Stutgarto kaj neceso de polica agado. La kontraŭuloj kritikas la grandegan kaj eble pligrandiĝontan koston de la projekto, ĝian ne-bezonecon, ekologiajn riskojn, nedemokratan legitimadon de la projekto, kontraŭleĝan financadon kaj la detruadon kaj ŝanĝon de granda parto de la urbo, precipe de la malnova trajnstacio mem kaj de la fama "Schlossgarten". Sed dum la hieraŭa referendumo, 58,8% de la popolo en Baden-Virtembergo elektis ne ĉesigi "Stutgarto 21".

Fontoj

(germana) Thomson Reuters «Gegner von Stuttgart 21 gescheitert» – Thomson Reuters, 2011-11-28 (arkivita [ ])



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19761029Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo