Saltu al enhavo

Amir Aharoni: Israelo deziras nenion malbonan por Irano kaj ties popolo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 1-a de majo 2024

Amir Aharoni
Amir Aharoni


La 17-a de aprilo Vikinovaĵoj publikigis intervjuon de irana esperantisto Saman "Irananoj estis la sola nacio kiu ne estis la malamiko de la judoj". Temo de la intervjuo estis rilato de irananoj al Israelo. Tamen la intervjuo prezentis la vidpunkton de unu flanko kaj Vikinovaĵoj sinturnis al israelano por konatiĝi kun la vidpunkto de la dua flanko.

VladimirPF Amir, prezentu sin.

Mia nomo estas Amir Aharoni. Mi naskiĝis en Moskvo en 1980, kaj ekde 1991 mi loĝas en Israelo. Antaŭ kelkaj monatoj mi translokiĝis al Usono, sed tio neniel rilatas al la militoj: mia edzino nun laboras pri akademia projekto en Ameriko, sed mi estas israelano, plene ligita kun la lando, mi legas la novaĵojn ĉiutage kaj tiel plu.

Ekde 2004 mi aktivas en Vikipedio en la angla, la hebrea kaj la rusa, iom en Esperanto, iom en la kataluna. Mi faras multon por lokalizi Vikipedian programaron, tradukante ĝin en la hebrean kaj helpante al aliaj partoprenantoj. Ekde 2011 mi laboras en Fondaĵo Vikimedio en la kampo de lokalizo kaj disvolvado de programaro. En ĉi tiu intervjuo, mi ne reprezentas Fondaĵon Vikimedio, sed parolas kiel ordinara loĝanto de Israelo.

VladimirPF Kiel ordinaraj neoficialaj israelanoj reagis al la akriĝo de la rilatoj kun Irano?

Same kiel ĉiam: Israelo estas demokratia lando, en kiu la amaskomunikiloj reprezentas diversajn opiniojn. Homoj povas esprimi sian vidpunkton al eventoj kaj ne timi, ke ili estos persekutitaj. Mi sincere opinias, ke ne ekzistas malamo inter israelanoj kaj irananoj. Kaj ĉi tio, laŭ mi, estas la plej grava afero.

Estas sufiĉe fama israela esploristo, d-ro Tamar Eilam-Gindin. Ni studis kune en la sama universitato. Ŝi nun estas fama esploristo kaj fakulo pri la persa lingvo kaj irana kulturo, kaj havas vastan rondon de komunikado kun irananoj. Ŝi estas ofte intervjuata por televido, radio kaj aliaj amaskomunikiloj. Ŝi ĉiam diras, ke la popoloj de Israelo kaj Irano estas amikoj. La malamiko de Israelo kaj Irano estas la reĝimo de la Islama Respubliko. Mi konsentas kun ĉi tio. Mi havas multajn amikojn inter irananoj, kiuj agas en Vikipedio, kaj ili ĉiuj estas bonegaj homoj. Mi havas nenion kontraŭ ili. Mi havas nenion kontraŭ la lando Irano. Mi tre ŝatus viziti ĝin iam. Sed la nuna reĝimo tie estas religia kaj ekstremisma. Tio estas fakto. Mi kredas, ke multaj aliaj homoj en Israelo pensas same.

VladimirPF Ĉu vi opinias, ke islamo, kiel religio, estas ekstremisma kaj ke religio estas la kaŭzo de la konflikto inter Israelo kaj Irano, Gazao, aliaj arabaj ŝtatoj?

Ne. Islamo principe ne estas pli ekstremisma religio ol kristanismo, judismohinduismo. Ajna religia grupo fariĝas ekstremisma, kiam ĝi estas preta mortigi pro sia religio. La irana reĝimo estas ĝuste tia.

VladimirPF Kion vi opinias pri la oficiala pozicio de Israelo?

La nuna ĉefministro Benjamin Netanjahu jam multfoje okupis la postenon de ĉefministro, kaj li tre ofte diras: "Irano estas nia malamiko, Irano estas nia malamiko."

La irana reĝimo estas vere malamiko, mi samopinias kun li pri tio. Mi ne scias, kion Israelo povas fari pri la fakto de malamikeco de Irano, sed io nepras esti farita. Apud Israelo evoluas ekstremisma religia reĝimo, kiu armas sin per nukleaj armiloj. Mi ne estas preta juĝi, ĉu la israela registaro agas bone, ĉar mi ne estas armea fakulo. Kaj ŝajnas al mi, ke multaj aliaj homoj en Israelo pensas pri la samo. Ili voĉdonas kaj demokratie elektas ĉi tiun Ĉefministron en preskaŭ ĉiuj balotoj ekde 2009, sed tio ne signifas, ke ĉiuj homoj en Israelo konsentas kun li. Unue, estas homoj, kiuj voĉdonas kontraŭ li. Ankaŭ estas tiuj, kiuj voĉdonas por li pro diversaj kialoj. Ili ne nepre voĉdonas por lia pozicio pri Irano.

VladimirPF Kiel homoj reagis al la mortigo de altranga irana generalo?

Verdire, ili tute neniel reagis. Estas atencoj kontraŭ iranaj nukleaj sciencistoj kaj oficiroj. Israelo povas komplici al multaj el la murdoprovoj. Ankaŭ Usono povas komplici. Eble iu alia komplicas. Ĉi tio okazas dum pluraj jaroj. Ĉi tio ne estas sekreto, ĝi estas raportita en la novaĵoj en Israelo. Sed mi ne povas diri, ke multaj homoj interesiĝas pri la atencoj.

La irana reĝimo estas klare malamika al Israelo, kaj la israelanoj ne estas precipe maltrankvilaj pri tiuj mortigoj. Kaj preskaŭ neniu en Israelo hontas, ke Israelo mortigis ĉi tiun generalon. Tiu ĉi generalo reprezentis reĝimon, kiu volis detrui Israelon. Nu, milito estas milito: vi volas detrui nin — ni povas rebati. Mi ne povas paroli pri ĉiuj israelanoj, tamen, mi suspektas, ke la plimulto de israelanoj pensas tiamaniere.

Kaj mi estas absolute devigata emfazi kaj pretas fari tion multfoje: ni ne konsideras tiun ĉi generalon reprezentanto de la irana popolo. Ni konsideras lin reprezentanto de la irana reĝimo. Verŝajne estas irananoj, kiuj subtenas ĉi tiun reĝimon. Sed mi certas, ke ili ne estas ĉiuj irananoj.

VladimirPF Kiel reagis israelanoj al la amasa atako kontraŭ Israelo fare de Irano?

Ĉi tiu atako certe estis pli granda ol ĉiuj antaŭaj. Kaj israelanoj pretiĝis por tio. Kompreneble, la loĝantoj timis, sed ili esperis, ke la israela aerdefendo povos gardi ilin. Kaj niaj esperoj estis pravigitaj, ĉar preskaŭ ne estis damaĝoj. Unu infano, knabino, estis vundita — ĉi tio, kompreneble, estas tre malĝoja, kaj mi deziras ŝian resaniĝon. Mi legis en la novaĵoj pri iu eta damaĝo al militbazo. Kaj ĉi tio estas la tuta rezulto. Ĝi kostis al la irana reĝimo, kiu faris la atakon, multajn milionojn da dolaroj. Ĉi tio kostis al Israelo multajn milionojn da dolaroj por defendi sin. Kaj la rezulto estas vundita infano.

VladimirPF Kiel la israelanoj taksis la agojn de la israela registaro kaj aliancanoj?

Israelanoj tre alte aprezis la agojn pri defendo. Ĉiuj estas tre feliĉaj, ĉar preskaŭ ne estis vera damaĝo. Ĉiuj deziras al la vundita knabino resaniĝon.

VladimirPF Kiel la israelanoj reagis al la apero de tia nekutima aliancano kiel Jordanio?

Mi ne rimarkis, ke tio estas multe priparolata en la novaĵoj. Estis menciite, sed ne tre. Jordanio ne estas malamiko de Israelo hodiaŭ. Jes, nun, pro la milito kun Hamaso, la rilatoj kun Jordanio malvarmiĝis. Sed mi kredas, ke Jordanio ne estas malamiko de Israelo. Jordanio kaj Israelo havas packontrakton kaj interregistarajn rilatojn dum longa tempo. Kompreneble, okazas akriĝoj, okazas malkonsentoj — io ajn povas okazi. Sed Jordanio evidente ne estas malamiko de Israelo. Kaj, se ekzistas komunaj interesoj en la kampo de sekureco kaj protektado de flanko de Irano, tiam ni devas profiti tion kaj defendi nin kune. Ĉi tio ne estas nekutima afero.

VladimirPF Kiel homoj perceptis la celitan respondon de Israelo al Irano?

Mi aŭdis, ke iuj dekstraj naciismaj politikistoj diris, ke la respondo estas malforta, necesas multe pli bombadi Iranon, detrui ties nuklean industrion. Nu, ĉi tio, kompreneble, estas la babilado de radikalaj politikistoj. Mi vere ne subtenas ilin, kaj mi pensas, ke la plej multaj israelanoj ne subtenas ilin. Irano faris grandan, sed preskaŭ sendanĝeran baton. Ree Israelo ne forte batis. Estas io kongrua en ĉi-reago.

VladimirPF Kion atendas israelanoj de estontaj eventoj?

Israelanoj ŝatus, se Irano ne estus malamika lando. Al ni ne gravas kia reĝimo ekzistas en Irano, eĉ se ĝi estas religeca. Sed la nuna reĝimo malamas Israelon. Estos bone, se la reĝimo en Irano iam ŝanĝiĝos, kaj ne gravas kia reĝimo anstataŭos la nunan, kondiĉe ke ĝi estos pli malfermita al la irananoj mem, pli demokratia. Tio estos bona por Irano kaj bona por Israelo. Sed se la reĝimo ne ŝanĝiĝos, sed ne plu minacos Israelon, tio ankaŭ estos tolerebla.

VladimirPF Kiom israelanoj certas pri sia armeo en kondiĉoj kiam la dua malamiko klare aperis ĉe la horizonto, kaj tiu malamiko multe superas Hamason en kapabloj kaj grandeco?

La tragedio de la 7-a de oktobro estas grandega traŭmato por homoj. La atako mem, la grandega prezo pagita de la multaj mortigitaj kaj kaptitaj civitanoj kaj soldatoj, la grandega materiala damaĝo — ĉio ĉi estas grandega tragedio. Ĉi tio estas kompleta fiasko de israela defendo. Oni povas diri, ke tiuj eventoj de la 7-a de oktobro signife rompis fidon al la registaro kaj la armeo. Estas malagrable diri ĉi tion, tamen ĉiuj opinias la same. Sed en la tago de la irana atako, la armeo tre bone funkciis. La israela registaro, la israela socio, la israela armeo estas honestaj. Ekzistas landoj, kie la registaro kaj armeo ofte mensogas kaj al la homoj kaj al si mem. En Israelo oni klopodas esti honestaj. Post gravaj malsukcesoj, ni faras enketadojn je tre alta nivelo. Ordinare la enketadojn faras juĝistoj, ministroj, registaraj kontrolistoj kaj sendependaj ekspertoj. En la historio de Israelo ekzistas multaj tiaj enketadoj, post kiuj oficiistoj estis maldungitaj, komandaj, registaraj strukturoj kaj ministerioj estis ŝanĝitaj. Kaj ĉi-foje certe okazos tia enketado bazita sur la okazintaj eventoj.

Gravas noti, ke la milito kontraŭ Hamaso estas tre populara en Israelo. La ideo mem ke Hamaso devas esti venkita estas populara. Mi komprenas, ke multaj homoj en la mondo ne ŝatas, ke pro ĉi tiu milito estas grandega detruo en Gazao kaj homoj suferas. Tamen la israela socio estas plejparte unuanima: Hamaso estas terorisma organizo, kiu tute ne rajtas ekzisti, ĝi devas esti detruita. Israelanoj subtenas la militon kontraŭ Hamaso.

Samtempe, la sinteno al la registaro ne estas tiel klara. Kelkaj homoj subtenas la nunan ĉefministron, sed multaj diras, ke la milito devas daŭri, la registaro devas esti ŝanĝita kaj antaŭtempaj balotoj devas esti okazigitaj. Kaj estas nenio stranga pri tio: Israelo estas demokratia lando kaj nia demokratio funkcias eĉ dum milito.

Irano estas tre granda, tre forta ŝtato. Irano estas multe pli forta ol Hamaso. Sed Irano estas malproksima de Israelo. Ĝi povas ataki Israelon nur tra aero. Samtempe, ĝi devas venki la teritorion de Jordanio kaj Irako. Ĉi tiuj eble ne estas tre fortaj landoj, sed ili ankoraŭ havas armeojn. Ankaŭ proksime estas Sauda Arabio, kiun Irano ne tre ŝatas. Estas usona floto proksime. Kaj ili ĉiuj estas kontraŭ Irano. Israelo havas esperon, ke israelaj kaj aliancitaj defendoj estos efikaj.

Ni havas la faman kontraŭmisilan sistemon (Ĥec-3, Fera kupolo, Ŝtonĵetilo de Davido). La evoluo de ĉi tiu sistemo komenciĝis en la 1990-aj kaj Israelo mem disvolvis ĝin, kaj ĝi funkcias tre bone.

VladimirPF Kion homoj diras private kaj kio hodiaŭ estas pli grava por ordinaraj israelanoj?

Kiel ĉiam, por ordinaraj loĝantoj de Israelo pli gravas, ke estu paco, ke bomboj ne falu sur ilin, ke kontraŭbombaj rifuĝejoj estu bone ekipitaj. Kaj, kompreneble, ordinaraj homoj volas neniam uzi ĉi tiujn rifuĝejojn.

Mi volas ripeti: Israelo deziras nenion malbonan por Irano kaj ties popolo. Ni volas esti amikoj de irananoj. Mi certas, ke irananoj estas bonegaj homoj. Ĉiuj irananoj, kiujn mi konas, konvinkas min pri tio. Mi deziras al ili nenian malbonon. Mi ne konsentas kun la nuna reĝimo en Irano. Ĉi tio estas ekstremisma, ekstreme religia reĝimo, kiu volas mortigi homojn por siaj propraj celoj. Ĉi tio estas tute nelegitima reĝimo, kiu ne devus ekzisti. Sed se ĝi ekzistas, tiam ĝi ne damaĝu Israelon.

Mi ŝatus aparte diri pri grava temo — la rilato al la loĝantaro de Gazao.

Nun estas multe da atento en la mondo pri Hamaso kaj Gazao, kaj precipe pri la civiluloj en Gazao.

Israelanoj pensas pri araboj en Gazao same kiel pri Irano kaj irananoj. Ordinaraj homoj en Gazao estas bonaj. Ni estas proksime konataj kun araboj: ili estas niaj kuracistoj, niaj kolegoj, niaj amikoj, niaj vendistoj en vendejoj. Nia milito tute ne estas kontraŭ ili. Ni militas kontraŭ Hamaso, kiu estas freneza, kontraŭprogresema, kontraŭdemokratia, kontraŭhumanisma, krima organizo.

Ni ne batalas kontraŭ la araba popolo, ne kontraŭ la popolo de Gazao, ni batalas kontraŭ Hamaso. Multaj en Israelo estas malfeliĉaj, ke multaj senkulpaj homoj mortas dum ĉi tiu milito. Estas malfacile diri kiom, sed ili vere multas. Ne estas paradokso en ĉi tio. Ĉi tiu milito estas terura kaj tragika. Kaj samtempe ĉi tiu milito estas bezonata. Certe estas personoj, kiuj ne pensas pri la morto de civiluloj. Mi malkonsentas tion. Mi certas, ke la plej multaj israelanoj ne volas mortigi ordinarajn gazaanojn. Mi certas pri tio.

Mi ripetas: homoj de Israelo estas kontraŭ organizo Hamaso kaj ili volas amiki kun araboj kaj loĝantaro de Gazao.

Ekskluziva intervjo de Vikinovaĵoj
Ĉi-tiun ekskluzivan intervjuon ricevis reportero de vikinovaĵoj VladimirPF speciale por Esperanto vikinovaĵoj. Vi rajtas libere kaj sen pago kopii, disvastigi kaj korekti ĉi-tiun artikolon diverscele, ankaŭ por komerco, tamen vi nepre devas mencii la aŭtoron, ĉi-fonton kaj licencon. Ekzemple, tiel: VladimirPF; Vikinovaĵoj; CC BY 2.5. Vi ankaŭ nepre devas indiki ŝanĝojn, se ili okazis. La licencon de la ilustraĵoj ĝustigu ĉe Komunejo.


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo