Vikinovaĵaj mallongaĵoj, 2011-02-25
|
|
|
|
Vidu ankaŭ novaĵoj de: |
Vendredo, la 25-a de februaro 2011
Enhavo |
Eldonitas kvina beta-versio de Poŝfajrovulpo 4 [redakti]
Je la 23-a de februaro, Mozilo eldonis la kvinan beta-version de la estonta poŝkomputila Fajrovulpo 4. Laŭ la liveraj notoj, la ŝanĝoj estas ĉefe plibonigoj de rapideco kaj stabileco. Krom tio, ĉe Android, se oni movos la programon al la SD-karto, ankaŭ la profilaj datumoj estos movitaj.
Fontoj:
- (ANGLE) «Help Test the Faster, More Stable Mozilla Firefox 4 Beta for Android and Maemo» – Mozilla, 23 Feb. 2011
- (ANGLE) «Mozilla Firefox 4 (Beta 5) for Android and Maemo - Release Notes» – Mozilo,
Aperis libera aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto [redakti]
Hieraŭ Hèctor Alòs i Font anoncis aperon de nova tradukilo bazita sur la libera platformo por aŭtomata tradukado «Apertium». Ĝi tradukas el la franca lingvo en Esperanton. Antaŭe jam ekzistis tradukiloj en Esperanton por hispana, kataluna kaj angla teksto, kaj en la anglan por esperantlingva. Ĉiuj tiuj tradukiloj estas uzeblaj ankaŭ per TTT, ĉe la adreso http://apertium.saluton.dk/.
Detalo: la nova tradukilo mem estis eldonita antaŭ du semajnoj (fonto).
Fontoj:
- Diskutfadeno kun la anonco
- Traduko de la franca Vikipedia artikolo «Inflation»