Sesa Horo por la Tero
Sabato, la 31-a de marto 2012
La ekologiista organizaĵo WWF (Tutmonda Fonduso por Naturo) aranĝis la sesan Horon por la Tero. Pli ol 6 mil urboj tutmonde aliĝis al la okazaĵo kaj malŝaltis lumojn de gravaj konstruaĵoj dum unu horo, por simbole agi kontraŭ nuntempa klimata ŝanĝo.
Azio kaj Oceanio estis la du unuaj kontinentoj kiuj partoprenis ĉar en ĉiu lando, la luma malŝaltado okazis je la oka kaj duono vespere laŭ loka horo. La unua lando, kiu mallumiĝis, estis Samoo kaj la lasta, 24 horoj poste, estos Kukinsuloj. Ĉi-jare, Libio, Butano kaj Franca Gviano partoprenas unuafoje.
Krom malŝalti lumojn, aktivistoj kutime aranĝas aliajn agojn tutmonde. Ekzemple, pasintjare en Norvegio oni aranĝis skiadon kun torĉoj kaj ĉi-jare en Hispanio oni kreis homan mozaikon por bildigi la pandon, kiu estas emblemo de WWF kaj oni kreis specialan televidprogramon de la infana rolulo Pokojoo (plurlingve konita kiel Pocoyo).
Horo por la Tero, okazis unuafoje en la jaro 2007 en Sidnejo kaj ekde tiam, pli kaj pli landoj aliĝas al la okazaĵo.
Fontoj[redakti]
- (ES) «El mundo se apaga contra el cambio climático» – Corporación de Radio y Televisión Española, 2012-03-31
- (EN) «Mapo de Horo por la tero» – WWF,
- (ES) «Más de 6.500 ciudades apagan la luz hoy en todo el mundo con motivo de la Hora del Planeta de WWF» – WWF, 2012-03-30