Puĉo en Gabono ĉesigis 56-jaran regadon de la Bongo-familio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Militistoj de Gabono, 2016.

Merkredo, la 30-a de aŭgusto 2023


La 30-an de aŭgusto grupo da militistoj en Gabono deklaris ke ili nuligas rezultojn de la ĵusa prezidenta baloto, haltigas funkciadon de la registaro, parlamento, konstitucia juĝejo kaj elekta komisiono, kaj transprenas la potencon. En la tuta lando estas malŝaltita Interreto kaj enkondukita elirmalpermeso. La limoj estas blokitaj, en la ĉefurbo matene aŭdiĝis pafado.

La 12 puĉistoj parolis je la nomo de la Komitato pri transiro kaj reorganizado de la institucioj.

Observante senrespondecan administradon de la lando, kaŭzantan malboniĝon de socia unueco, kiu riskas venigi la landon al ĥaoso, je la nomo de la popolo de Gabono ni decidis protekti pacon, fininte la nunan reĝimon.
Komitato pri transiro kaj reorganizado de la institucioj

La 26-an de aŭgusto okazis prezidenta baloto, en kiu denove venkis Ali Bongo Ondimba, reganta la landon ekde 2009. Li estas filo de Omar Bongo, okupinta tiun ĉi postenon de 1967 ĝis 2009. Laŭ oficialaj datumoj, Ali Bongo Ondimba ricevis 64,27% de la voĉoj, do li estis nomita la venkinto. Lia ĉefa rivalo Albert Ondo Ossa ricevis 30,77%. La opozicio plendis pri balotaj fraŭdoj kaj deklaris Albert Ondo Ossa la venkinto. La baloto okazis en streĉa etoso, eksterlandaj observantoj mankis, iuj balotejoj malfermiĝis kun granda prokrasto, en parto de la lando validis elirmalpermeso.

Lastfoje puĉo okazis en Gabono en 2019, sed estis rapide subpremita, tri ĉefaj puĉistoj malliberigitaj por 15 jaroj. Dum lastaj tri jaroj en la regiono okazis 7 puĉoj, inkluzive en Ĉado, Burkino, Gvineo, Malio kaj la 26-an de julio ankaŭ en Niĝero.

Gabono estas relative eta lando kie loĝas nur 2 milionoj da homoj. Tamen ĝi estas membro de la OPEL kaj la 8a laŭgrande naftoproduktanto en la Subsahara Afriko. Ĝi ne suferas pro islamistaj ribeloj kaj terorismo kiel multaj ĝiaj najbaroj, sed alfrontas grandajn ekonomiajn kaj socialajn problemojn. En la lando troviĝas militbazo de Usono kun 400 militistoj kies oficiala celo estas trejnado de lokaj kolegoj.

Fontoj[redakti]