Pollando, Slovakio kaj Hungario malpermesis importon de greno el Ukrainio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Rikoltomaŝino en Ukrainio.

Mardo, la 19-a de septembro 2023


La 15-an de septembro Pollando, Slovakio kaj Hungario denove malpermesis importadon de la greno el Ukrainio — malgraŭ decido de la Eŭropa Komisiono kaj protestoj de Ukrainio.

La malpermeso, farita pro insisto de la najbaroj de Ukrainio, jam estis aprobita de la Eŭropa Komisiono (EK) en majo kaj ĝia limtempo finiĝis la 15-an de septembro. Pollando, Hungario, Rumanio kaj Slovakio anticipe avertis ke se EK ne longigos ĝian validecon, ili mem faros tion nacinivele.

Tamen la 15-an de septembro EK publikigis komunikaĵon, en kiu interalie estis dirite:

Tempolimo de la embargo estas finiĝonta hodiaŭ. Ukrainio akceptis apliki iujn ajn jurajn rimedojn (inkluzive ekzemple sistemon de havigo de la eksportaj licencoj) ene de 30 tagoj por eviti saltojn de la [prezoj de] greno. Ĝis tiu tempo Ukrainio devos entrepreni ekde la 16-a de septembro efikajn rimedojn por kontrolo de eksporto de kvar varogrupoj (tritiko, maizo, brasiknapo kaj sunfloraj semoj) por preventi iujn ajn merkatajn perturbojn en la najbaraj ŝtatoj-membroj.
Eŭropa Komisiono

Respektivan planon Ukrainio devis prezenti ĝis la vespero de la 18-a de septembro.

Agoj[redakti]

Mateusz Morawiecki kaj Viktor Orbán, 2021.

Hungario malpermesis transporti al sia teritorio 24 varojn el Ukrainio, inter kiuj estas greno, legomoj, viando, ovoj kaj mielo. Oni rajtas alporti ilin nur garantiinte ke tiuj ĉi varoj estas transitaj kaj restos en Hungario ne pli ol 15 tagojn.

Ĉefministro Viktor Orbán klarigis ke Eŭropa Unio kaj Ukrainio trompis ilin, dirinte ke la ukraina greno necesas por savi de malsatego infanojn en Afriko dum efektive pro ĝia alveno gajnis nur usonaj agrikulturaj korporacioj kaj eŭropaj akaparistoj dum la afrikanoj ricevis nenion.

Ŝajnas ke burokratoj en Bruselo ne deziras longigi la malpermeson pri importado de la greno. Tiukaze ni respondos je nacia nivelo. Tio kion en Eŭropo oni plu nomas ukraina greno, jam de longe ne estas tio. Ĝi estas komerca produkto, plantita sur la teritorio verŝajne posedata de usonanoj. Estas evidente ke Usono gajnas dum Eŭropo malgajnas. Oni trompis nin rilate la ukrainan grenon kaj kompatindaj afrikaj infanoj vidas eĉ ne unu kilogramon da greno.
Viktor Orbán

Pollando la 16-an de septembro longigis la embargon je nedifinita tempo, aldoninte al ĝi rekrementojn, branojn, tritikan farunon kaj ŝrotojn, sed ekskludinte semojn de tritiko, maizo kaj sunfloro. Oni argumentis ke tio malebligos al la ukrainaj agrikulturistoj eviti la malpermeson, eksportante grenaĵojn anstataŭ la greno. Pola ministro pri agrikulturo Robert Telus diris ke se la grena problemo ne estos solvita, Pollando blokos membrigon de Ukrainio en Eŭropa Unio.

Pola ĉefministro Mateusz Morawiecki promesis al la polaj voĉdonantoj haltigi alfluon de la ukraina greno malgraŭ la premo de Eŭropa Unio.

Mi diros al vi kiel tio ĉi finiĝos — Pollando ne permesos ke la ukraina greno inundu nin. Sendepende de tio kia estos decido de la Bruselaj oficistoj, ni ne malfermos la limojn.
Mateusz Morawiecki

Slovakio longigis la malpermeson la 16-an de septembro kaj diris ke ĝi validos rilate tritikon, maizon, sunflorajn semojn kaj brasiknapon almenaŭ ĝis la fino de 2023. Ĝi tamen permesis transitan transportadon de tiuj ĉi varoj al aliaj landoj de Eŭropa Unio.

Ĉefministro de Rumanio Marcel Ciolacu.

Ministro pri agrikulturo Jozef Bíreš diris ke prioritato de lia registaro estas naciaj interesoj de Slovakio.

Mi volas konfirmi ke ni plu estas solidaraj kun Ukrainio, ni subtenos ĝin pri ĉio. Sed kiam temas pri la kvar agrikulturaj varoj, protektado de la nacia merkato estas senduba prioritato kaj tiel estos ĉiam.
Jozef Bíreš

Bulgario la 15-an de septembro rifuzis longigi la embargon. La ministerio pri agrikulturo de tiu ĉi lando ankaŭ subtenis la malpermeson, sed loka parlamento malaprobis ĝin. Bulgaraj agrikulturistoj anoncis protestojn, sed ĉefministro Nikolao Denkov rifuzis renkontiĝon kun ili. La 18-an de septembro kamparanoj blokis 40 ĉefajn ŝoseojn, postulante ke Bulgario aliĝu al la embargo kaj protektu proprajn agrikulturistojn anstataŭ tiujn ukrainajn.

Rumanio unue ne longigis la embargon, kvankam lokaj agrikulturistoj, iliaj asocioj kaj la ministerio pri agrikulturo subtenas ĝin. Tamen la 18-an de septembro rumania ĉefministro Marcel Ciolacu diris ke lia lando aliĝas al la embargo por 30 tagoj.

Reagoj[redakti]

John Kirby.

La 18-an de septembro Ukrainio ekprocesis kontraŭ Pollando, Hungario kaj Slovakio en la Monda Organizaĵo pri Komerco. La tri landoj respondis per bojkoto de la okazonta la 25-an de septembro kunsido de la kunordiga platformo de Eŭropa Unio, kreita por pridiskuti liveradon de la ukraina greno al EU.

Pluraj eŭropuniaj kaj naciaj altranguloj publike kritikis la embargon.

Kunordiganto de strategia komunikado de la Konsilio pri Nacia Sekureco de Usono John Kirby diris ke Usono konsideras la malpermeson suverena rajto de la respektivaj landoj.

Ĉu ne estus hipokriteco flanke de Usono timigi aliajn landojn pro suverenaj decidoj, kiujn ili faras surbaze de tio kio laŭ ilia opinio plej kongruas al interesoj de iliaj popoloj?
John Kirby

Li esprimis esperon ke baldaŭ oni sukcesos restarigi "grenan interkonsenton" kun Rusio kadre de kiu eblis eksporto de la ukraina greno laŭ la Nigra maro. Rusio forlasis la interkonsenton la 17-an de julio, argumentinte ke malgraŭ multaj promesoj de la okcidentaj partneroj kaj pluraj avertoj fare de Rusio, ne estis forigitaj sankcioj malfaciligantaj eksportadon de la rusia greno.

Vladimir Putin.

Jam en septembro 2022 rusia prezidanto Vladimir Putin diris ke la okcidentaj partneroj trompis Rusion kaj malriĉajn landojn de Afriko, per kies bezonoj ili argumentis la neceson de la interkonsento.

Tio estas plia aroga trompo. Kaj temas ne nur pri ni. Tio estas trompo de la internacia komunumo, trompo de la partneroj de Afriko, de aliaj landoj, kiuj bezonegas la nutraĵojn. Tio estas simple friponado... Nin kaj la plej malriĉajn landojn oni simple trompis.
Vladimir Putin

Post forlasi la interkonsenton Rusio promesis senpage liveri milionon da tunoj de sia greno al la plej malriĉaj landoj de Afriko. Rusio estas la plej granda eksportanto de la greno en la mondo kaj sankcioj kontraŭ ĝia grena eksporto grave kontribuis al la kresko de la prezoj en malriĉaj landoj, kiuj tradicie aĉetis la grenon en Rusio kaj Ukrainio.

Antaŭhistorio[redakti]

Ursula von der Leyen kaj Volodimir Zelenskij, 2022.

La malpermeso origine estis farita pro la plendoj de Bulgario, Rumanio, Hungario, Pollando kaj Slovakio, kies merkatoj ekde 2022 estas inunditaj de la ukraina greno kaj aliaj nutraĵoj el Ukrainio, kies produktantoj perdis grandan parton de siaj tradiciaj merkatoj kaj pretas vendi siajn produktojn kun enormaj rabatoj. En junio 2022 Eŭropa Unio nuligis por unu jaro doganimpostojn por ĉiuj varoj, venantaj el Ukrainio; en majo 2023 la nuligo estis longigita por plia jaro. Ekde marto 2022 Eŭropa Komisiono lanĉis ankaŭ "koridorojn de solidareco" kiel oni nomis surterajn kaj akvajn itinerojn laŭ kiuj la ukraina greno devis iri al Eŭropo kaj tiel altigi la enspezojn de ukraina registaro. Sed pro loĝistikaj obstakloj granda parto de la ukraina greno restis en la ŝtatoj-najbaroj, perturbante lokajn merkatojn. Eŭropaj agrikulturistoj grandparte ne estis vendintaj eĉ rikolton de 2022, kaj atendis altiĝon de la prezoj en 2023, sed anstataŭe ili alfrontis ilian drastan malkreskon pro dumpingo fare de ukrainaj konkurantoj.

En Pollando en 2022 grena importo kreskis trioble — ĝis 3,27 milionoj da tunoj, el kiuj 75% venis el Ukrainio (ĉefe tritiko kaj maizo). En Hungario importo de la greno kaj sunfloraj semoj kreskis de 50 mil tunoj ĝis 2,5 milionoj da tunoj fine de 2022, kaj komence de 2023 estis alportitaj pliaj 300 mil tunoj post kio Hungario malpermesis la importadon. En Slovakio fine de 2022 estis importitaj 338 mil tunoj da greno, do 10-oble pli ol en la unua duonjaro. Ĉio ĉi kaŭzis amasajn protesojn de lokaj agrikulturistoj, kiuj postulis ke iliaj registaroj haltigu la ukrainan greninundon.

Fine de marto tiuj ĉi landoj sin turnis al la EK-prezidanto Ursula von der Leyen kun peto ĉesigi la krizon kaŭzitan de amasa alveno de la ukraina greno al iliaj merkatoj. En aprilo Pollando sen atendi EK-respondon enkondukis propran malpermeson, kion sekvis la aliaj 4 landoj. Post tio EK aranĝis serion da intertraktoj kaj konsultadoj kaj la 2-an de majo ekvalidis provizoraj limigoj, enkondukitaj de EK, kiuj estis la 5-an de junio longigitaj ĝis la 15-a de septembro. Ili permesis vendi tritikon, maizon, brasiknapon kaj sunflorajn semojn el Ukrainio en ĉiuj landoj de Eŭropa Unio krom Pollando, Bulgario, Rumanio, Slovakio kaj Hungario. Samtempe tiuj ĉi landoj promesis nuligi la nacinivelajn malpermesojn.

Mapo de la itineroj kadre de la "grena interkonsento".

Nelonge antaŭ la fino de la malpermeso Ukrainio promesis ene de 30 tagoj krei sistemon de eksportaj permesiloj, kiu malebligos nekontroleblan amasan eksportadon de la ukraina greno al la eŭropa merkato. Eŭropa Komisiono reciprokis ĝin per promeso ne longigi la embargon dum tiu ĉi limiga sistemo estos funkcianta kaj efika. Bulgario kaj Rumanio atentigis ke ilia rezigno je unuflankaj malpermesoj validos nur se Ukrainio plenumos siajn promesojn kaj la nova limiga sistemo evidentiĝos efika.

Ekspertoj opinias ke la orienteŭropaj registaroj montris tioman rezistemon al la postuloj de Ukrainio kaj EU-burokrataro ankaŭ pro proksimiĝantaj naciaj balotoj, kio faras ilin speciale sensivaj rilate popolan subtenon. La 30-an de septembro en Slovakio okazos parlamenta baloto, la 15-an de oktobro sekvos tutlanda baloto en Pollando.

Fontoj[redakti]