Pereis prezidento de Irano

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 21-a de majo 2024

Ebrahim Raisi fotita la 19-an de majo.2024

Ŝtatprezidanto de Irano Ebrahim Raisi pereis kadre de la helikoptera falo. La katastrofo okazis la 19-an de majo 2024 en la provinco Orienta Azerbajĝano. En la sama helikoptero troviĝis ankaŭ aliaj iranaj gravuloj, kiuj same pereis. Inter la viktimoj estis la nacia ministro pri eksteraj aferoj kaj guberniestro de Orienta Azerbajĝano. La falinta helikoptero estas plene forbrulinta. Kio kaŭzis la katastrofon estas ankoraŭ esplorata.

Ebrahim Raisi laboris kiel prezidento de Irano ekde aŭgusto 2021. Vicprezidanto Mohammad Moĥber konforme al la nacia konstitucio oficos kiel provizora ŝtatprezidento. La Plej supera reganto de la lando, Ali Ĥamenei, deklaris, ke estos "neniuj interrompoj" en la regado de la ŝtato.

La irana leĝaro antaŭvidas, ke novaj elektoj devas esti anoncitaj ne pli malfrue ol 50 tagojn post morto de la antaŭa prezidanto. La voĉdonado plej verŝajne okazos komence de julio.

Raisi unue kandidatiĝis por la prezidanta posteno en 2017 kontraŭ Hassan Rouhani, sed tiam Raisi malgajnis. En la venontaj elektoj en 2021 li gajnis kun 62% de la voĉoj, sed tio okazis sur la fono de ekstreme malalta partopreno - voĉdonis nur 48,8% de la rajtigitoj por balotado.

Raisi estis ĝenerala prokuroro de Teherano de 1989 ĝis 1994, ekde kiam li estis nomata "La Buĉisto de Teherano." Li partoprenis en la laboro de tiel nomata "komisiono pri morto", kiu aprobis ekzekuton de miloj da politikaj kaptitoj en 1988 kaj poste. En 2019 la usona registaro ankaŭ inkludis lin en la sankcian liston.

Dum 2023 en Irano estis mortekzekutitaj, laŭ la asertoj de aktivuloj pri la homaj rajtoj, minimume 834 homoj. Vladimir Putin, okupanta la postenon de ŝtatprezidanto de Rusio, kadre de sia kondolenca mesaĝo nomis la pereintan Ebrahim Raisi "vera amiko de Rusio" kaj aldonis, ke li "eterne gardos la plej karan memoron pri ĉi tiu mirinda homo".

Fontoj[redakti]