Opozicio gajnas lokajn elektojn en Turkio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 1-a de aprilo 2024

Municipaj elektoj en Turkio en 2024

En Turkio kandidatoj de la opozicia Respublika Popola Partio (CHP) kadre de la lokaj balotoj gajnis urbestrajn postenojn en la plej grandaj urboj de la lando — Istanbulo, Ankaro kaj Izmir. Krome la opozicio gajnas 37,74% de la voĉoj, dum la reganta partio Partio de Justeco kaj Disvolvado (AKP) akiris nur 35,49%. La AKP montras la plej malbonan rezulton en la lokaj balotoj preskaŭ dum la lastaj 20 jaroj. La novaĵagentejo Reuters memorigas, ke en marto 2019 AKP ricevis 44,33% de la voĉoj, kaj la CHP — 30,12%.

La opozicio venkas ankaŭ en la plej multaj okcidentaj regionoj de Turkio. En la oriento de la lando, ĉe la limo kun Irako kaj Sirio, venkis la por-kurda partio DEM.

La gvidanto de la AKP kaj prezidanto de Turkio Recep Tayyip Erdogan agnoskis, ke lia partio "perdis popularecon", emfazinte, ke ĝi konsideros la dezirojn de voĉdonantoj. "Se ni faris eraron, ni korektos ĝin. Se necesas ion aldoni, ni faros tion", li diris. Samtempe Erdogan rimarkigis, ke la rezulto de la elektoj indikas, ke ili estas demokratiaj.

La rezultoj de la lokaj balotoj devus interalie montri ĉu la opozicio povus konkuri kun Erdogan se li kandidatiĝos por prezidenta posteno en 2028. En majo 2023 Erdogan kun tre eta kvanta supereco venkis la opozician kandidaton Kemal Kılıçdaroğlu (52,18% kontraŭ 47,82%). Kılıçdaroğlu agnoskis sian malvenkon.

Fontoj[redakti]