Oni procesas kontraŭ CNET pri elŝutebligo de LimeWire ĉe Download.com

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 5-a de majo 2011

Entreprenisto, kelkaj hiphopistoj kaj aliaj Usonanoj akuzas CBS’on kaj Lime Group’on pri faciligo de malobservado de kopirajto per disponigo de programoj por samtavola ŝutado de dosieroj.

15 homoj procesas en Kalifornio (Usono) kontraŭ «CBS Interactive», kiu posedas «CNET»’on, akuzante ĝin pri profita faciligo de malobservo de kopirajto per gastigo ĉe http://download.com de kopioj de komputilaj programoj kiel «LimeWire», destinitaj por samtavola serĉado kaj ŝutado de dosieroj per la dosierŝuta reto «Gnutella». Ili ankaŭ akuzas la eldonintojn de tiu programo — «Lime Wire», kaj ties posedanton «Lime Group», kaj postulas rekompencon pro malobservo de siaj kopirajtoj.

La plendantoj argumentas, ke la programo estas speciale destinita por malobservo de kopirajto, citante la jenon:

  • oni reklamis ĝin al uzantoj de aliaj samtavolaj retoj, kaj komparis kun aliaj programoj;
  • ĉe instalo la programo agordas por si lanĉadon ĉe ŝalto de la komputilo por disdonadi kiel eble pli multe da dosieroj dum kiel eble pli multa tempo;
  • la firmao favoris disdonon de dosieroj, inkluzive la elŝutitajn;
  • la programo ebligis serĉi muzikaĵojn per ĝenro, nomo, artisto kaj albumo; trovi fontojn plej rapidajn; aŭskulti la elŝutataĵon por certiĝi pri ĝusteco de la dosiero;
  • la programo inkluzivis kopirajtan filtrilon, sed ĝi ne estis ŝaltita.

Ili akuzas CBS’on pri favoraj recenzoj de la programo, en kiuj ĝi estis komparata kun Napster kaj aliaj similaj programoj, pri kiuj artikoloj ĉe CNET diris, ke ili «estas uzataj ĉefe por malobservo de kopirajto»; kaj pri recenza filmeto, en kiu serĉo donis rezultojn kun malliberaj muzikaĵoj kaj en kiu «la akuzatoj konfesas, ke ili elŝutis dosierojn donitajn de tiuj serĉoj por testi la rapidecojn».

Lastjare «RIAA» (Usona asocio de muzika industrio) gajnis juĝproceson kontraŭ «LimeWire», kulpigante ĝin pri grandkvanta malobservo de kopirajto. Juĝisto ordonis, ke «LimeWire» ĉesigu ĉian dosierserĉan kaj dosierŝutan agadon. Por ĉimonato estis destinita juĝo pri la rekompenco, kiun la muzikfirmaegoj taksas je pli ol miliardo da usonaj dolaroj.

Oni rimarkigas, ke la unua plendanto en la listo estas Alki David, fondinto de la firmao «FilmOn», al kiu CBS lastjare perjuĝe provizore malebligis en Usono interretan resendadon de CBSaj televidaĵoj. Reprezentanto de CBS diris, ke «tiu ago de s-ro David estas malespera provo deturni CBSon de ĝiaj pravaj pretendoj» kaj ke la plendo estas plena de malĝustaĵoj kaj CBS estas certa ke ĝi venkos.

Fontoj