Nova estraro de Universala Esperanto-Asocio elektita en Rejkjaviko

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 21-a de julio 2013

Hieraŭ en Rejkjaviko, dum la unua kunsido de la Komitato, estis elektita la nova estraro de UEA. Partoprenis inter komitatanoj kaj anstataŭantoj 44 personoj, kaj 2 observantoj. Ĉeestis unue nur la komitatanoj A kaj B, kiuj elektis al la supera organo de la Asocio kvin komitatanojn C, la elektitoj estis: Zsófia Kóródy, Julián Hernández Angulo, Jean Codjo, Stefano Keller kaj Orlando E. Raola.

Mark Fettes, nova prezidanto de UEA, dum la Komitatkunsido, hieraŭ en Rejkjaviko.
Fonto: Dietrich Michael Weidmann

La sekva tasto estis pridisputi la nombron de la elektota estraro, ĉu kvin ĉu sep estraranoj. Finfine estis akceptita la proponon de la Elekta Komisiono elekti sep membrojn por la estraro. Estis elektitaj: Mark Fettes, Stefan MacGill, José Antonio Vergara, Lee Jung-kee, Martin Schäffer, Stefano Keller kaj Barbara Pietrzak.

La ĵuselektita estraro kunvenis tuje kaj starigis proponon al la Komitato pri prezidanto, la vicprezidanto kaj la ĝenerala sekretario. Proponon akceptata fare de la Komitato. Tiel la nova prezidanto de UEA estas Mark Fettes, kiu jam estis membro de la estraro de 1992 ĝis 1998; la nova vicprezidanto estas la eksa prezidanto de ILEI, Stefan MacGill; Martin Schäffer elektiĝis kiel nova ĝenerala sekretario. La cetera taskodivido okazos dum la kongresa semajno.

La nova estraro ekoficos lundon.

Eletado al la supera organo de la Asocio

Komitatkunsido de UEA, hieraŭ en Rejkjaviko.
Fonto: Dietrich Michael Weidmann
Nomo Voĉdonoj Elektiĝis
Zsófia Kóródy 35 Jes
Julián Hernández Angulo 30 Jes
Jean Codjo 24 Jes
Stefano Keller 24 Jes
Orlando E. Raola 21 Jes
Marcel Delforge 17 Ne
Josep Franquesa Solé 17 Ne
Johan Derks 9 Ne

Elektado de la estraro

Nomo Voĉdonoj Elektiĝis
Mark Fettes 39 Jes
Stefan MacGill 37 Jes
José Antonio Vergara 35 Jes
Lee Jung-kee 34 Jes
Martin Schäffer 33 Jes
Stefano Keller 30 Jes
Barbara Pietrzak 24 Jes
Johan Derks - Ne (forfalis pro sia
neelekto kiel komitatano)
Orlando Raola 23 Ne
Amri Wandel 21 Ne

Fontoj