Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun kapablo je HSTS

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Iri al: navigado, serĉi

Merkredo, la 8-a de septembro 2010

Hieraŭ Mozilo eldonis novan beta-version de la estonta Firefox 4.

Enhavo

Prilabori sondatumojn [redakti]

Aldonitas nova (ankoraŭ ne normigita) ĜavaSkripta aplikprograma interfaco por prilabori krudajn sondatumojn. Per ĝi skriptoj povas analizi la sonon (ekzemple por produkti grafikaĵojn pri ĝi), aŭ ŝanĝi ĝin.

HSTS [redakti]

Ankaŭ subtenatas nun "Severa transportsekurigo je HTTP" (HSTS, angle "HTTP Strict Transport Security").

Servilo alirata per sekure ĉifra protokolo ("HTTPS") povas sendi respondvariablon "Strict-Transport-Security", postulante, ke la TTT-legilo ĉiam uzu por ĉi tiu domajno aŭ ankaŭ por ĝiaj subdomajnoj la ĉifritan protokolon, kaj specifante la tempon, ĝis kiam tio validu. La legilo memoras tion, kaj kiam ĝi poste estos alironta la koncernan paĝaron per senĉifra protokolo, ĝi uzos anstataŭe la ĉifran.

Ekzemplo: Strict-Transport-Security: max-age:limtempo [; includeSubdomains]

  • limtempo estas la tempodaŭro, dum kiu maksimume validos la peto uzi ĉifradon (por eviti problemojn se ekzemple la paĝaro ŝanĝegiĝos.).
  • includeSubdomains estas (ne necesa) signoĉeno signifanta ke la peto aplikiĝu ankaŭ al subdomajnoj de la koncerna domajno.

Firefox ignoras la respondvariablon se ĝi venas neĉifrite.

La funkcio observas (dume parte — simple tute ne konservante la datumeron) la reĝimon de Privata retesplorado, kaj la memoro forviŝeblas kiel priretejaj preferoj.

En Vindozo [redakti]

Je Vindozo 7 nun defaŭlte estas aktiva akcelado per Direct2D.

Je Vindozo Vista kaj 7 estas aliigita la aspekto de la prembutono "Firefox".

Lingvoj [redakti]

Ĉi tiu beta-versio disponeblas en 39 lingvoj.

Poste [redakti]

Oficialiĝis (sed ne estis eldonita kun ĉi tiu betaa versio) armena traduko de Fajrovulpo.[1]

Referencoj [redakti]

Fontoj [redakti]

Elŝuti [redakti]

http://www.firefox.com/beta

Vidu ankaŭ [redakti]

Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun Sync kaj Panorama