Mozilla publikigis Firefox 3.6.3 por forigi seriozegan vundeblon
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Vendredo, la 2-a de aprilo 2010
Hodiaŭ Mozilla publikigis version 3.6.3 de Firefox®, kiel korekton de seriozega vundeblo en la antaŭaj versioj el la branĉo 3.6.
La vundeblo, malkovrita de Nils en konkurso "Pwn2Own" por la jaro 2010, ebligis al atakanto plenumigi arbitran programkodon. Ĝi koncernas nur la branĉon 3.6, sed ne 3.5.
Fontoj [redakti]
- (ANGLE) Christian Legnitto «Firefox 3.6.3 security update now available» – Mozilla Foundation (on MDC), 2010-04-02
- (ANGLE) «Mozilla Foundation Security Advisory 2010-25» – Mozilla Foundation (on Security Center), 2010-04-01