Mozilla Thunderbird 3.1.2
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Vendredo, la 6-a de aŭgusto 2010
Ekde hieraŭ (UTC) elŝuteblas nova versio de Mozila Tondrobirdo: 3.1.2. Korektitaj estas kelkaj stabilecaj kaj uzeblecaj problemoj. Jen la listo de koncernaj raportoj:
- Raporto n-ro 575836. Akcidenta plenumĉeso rilata al kromprogramoj (pro kiu antaŭe estis tre baldaŭ eldonita Firefox 3.6.8.
- 576365. En la Linuksaj kunmetaĵoj ne ĉiam aŭdiĝis sonaĵoj en la datumaranĝo "WAV".
- 578918. Ĉe iuj cirkonstancoj ne funkciis indeksado (kaj sekve ankaŭ serĉado).
- 580270. En certaj cirkonstancoj malmemoriĝis prefero de ensaluto per "normala pasvorto".
- 580764. Perdiĝis elekto de SSLeca pordnumero por neSSLa ensalutado.
- 581330. Defaŭltaj "inteligentaj mesaĝujoj" (angle: "smart folders") malplenis post ĝisdatigo de Thunderbird de 3.0.6 al 3.1 (raportita je Mac OS X).
- 581707 Ne funkciis atentigo pri novaj mesaĝoj en iuj IMAPaj mesaĝujoj (raportita Vindoze).
Jamaj uzantoj de Thunderbird ricevos en unu aŭ du tagoj atentigon pri la nova eldoneto. Aliaj povas elŝuti ĝin el http://www.mozillamessaging.com/thunderbird/all.html (pli mallongaj adresoj: http://www.getthunderbird.com/, http://www.mozilla.com/thunderbird/).
Fontoj[redakti]
- (ANGLE) Mike Banner «Thunderbird 3.1.2 now available for download» – Mozilla Foundation, 2010-08-05
- (ANGLE) «Mozilla Thunderbird 3.1.2 Release Notes» – Mozilla Messaging, 2010-08-05
- Raportolisto