La mondo forgesas pri popolo de Sudano

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 27-a de aprilo 2024

Loĝantoj de Al Faŝir
Loĝantoj de Al Faŝir


Atakoj okazintaj ĉe la sudana urbo Al Faŝir rompis preskaŭ jaran pacan paŭzon en milito inter la Fortoj de Rapida Subteno (FRS) (kontraŭstaranta al la Sudana armeo) kaj la Popol-Liberiga armeo de Sudano aliancintaj kun la Movado por Justeco kaj Egaleco kaj pli malgrandaj trupoj. La milito estas kaŭzo de nova ondo de interkomunuma perforto kaj humanitaraj riskoj por 1,6 milionoj da loĝantoj blokitaj en la ĉefurbo de provinco Norda Darfuro.

Al Faŝir estas la lasta granda setlejo en Okcidenta Darfuro (ĝi estas urbo oficiale havanta 250 mil loĝantojn, sen konsideri rifuĝintojn), kiu ne estas okupita de FRS. La Fortoj kaj ĝiaj aliancanoj okupis ĉiujn provincajn ĉefurbojn de regiono Darfur kaj estis kulpigitaj pri etne motivitaj mortigoj de nearaba loĝantaro. La lukto por okupi Al Faŝiron povas flamigi etnan kontraŭstaron kaj transiri la limon inter Sudano kaj Ĉado.

Ĉirkaŭ duonmiliono da homoj fuĝis en la urbon dum la intercivitana milito, kiu eksplodis inter la armeo kaj la Fortoj de Rapida Subteno en la ĉefurbo Ĥartumo en aprilo 2023. Ĉar la milito disvastiĝis al aliaj partoj de la lando, lokaj gvidantoj peris armisticon en Al Faŝir: FRS okupis la orientajn partojn de la urbo kaj aliaj partoj restis por la aliĝintaj trupoj.

Sed la interkonsentoj disfalis post kiam FRS ĉi-monate okupis urbon Melit, efike blokante Al Faŝiron.

Dum la senmilita unujara paŭzo en hazardaj bataletoj pereis pli ol 220 homoj. Dum ekbrulinta batalo la 16-an de aprilo pereis 18 senarmaj loĝantoj. Ekde la komenco de la monato, almenaŭ 11 vilaĝoj situintaj ĉe la periferio de Al Faŝir estis detruitaj. La fakton certigis la Yale Humanitarian Research Lab, esplorinta satelitajn fotojn. Unuiĝintaj Nacioj opinias ke almenaŭ 36 000 homoj estis delokitaj.

La Fortoj de Rapida Subteno neis atakon al Al Faŝir kaj diris ke ili evitas koliziojn kun civiluloj en la grandurbo. Samtempe ĝi akuzis la aliancintajn grupojn pri atakado kontraŭ la Fortoj ĉe la urba periferio. La FRS antaŭe neis respondecon pri etna perforto en Darfuro.

En Al Faŝir jam dum jaro mankas stabila provizado de akvo kaj elektro. La fakton konfirmis Awadalla Hamid (Darfura direktoro pri Praktika Agado). En la urbo restis malmultaj reprezentantoj de internaciaj humanitaraj organizoj. Nun funkcias nur unu publika hospitalo. La fuĝintoj okupas lernejojn kaj publikajn konstruaĵojn.

Jerome Tubiana, fakulo pri Darfuro kaj konsilisto de Kuracistoj sen landlimoj, opinias, ke Al Faŝir suferas ekstreme gravan krizon je manko de nutraĵoj, kiu pli profundiĝos pro kreskanta milita streĉo.

Post rekomenco de la milito nur malgranda kvanto de humanitara helpo trafis en Al Faŝiron. Loĝantoj diras, ke kvankam merkato funkcias, la kontrolo de la ĉefa ŝoseo fare de FRS kaŭzis altiĝon de prezoj de fuelo, akvo kaj aliaj varoj.

Aparta problemo estas atendata vastiĝo de la milito trans interŝtata limo, ĉar granda parto de aliancanoj, kuntraŭstarantaj al la Fortoj estas ligitaj kun Ĉado. Granda parto de ribeluloj devenas el tribo Zaghavao, kiu loĝas en Ĉado. Unu el kontraŭaj al la FRS gvidantoj estas la Zaghavao-devena prezidanto de Ĉado Mahamat Idriss Deby. Arabaj kaj ne-arabaj triboj, similaj al Zaghawa delonge batalas pri valoraj resursoj en Darfuro kontraŭ la Sudana armeo kaj kvazaŭarmeaj grupoj similaj al FRS.

La afero multe komplikiĝis pro interveno de la fortoj de Musa Hilal, fama araba komandanto de la fruaj 2000-aj jaroj, kiu estas delonga rivalo de FRS-komandanto Mohamed Hamdan Dagalo. Musa Hilal lunde la 22-an de aprilo publikigis alvokon al la fortoj en Norda Darfuro.

Usono sinturnis al ĉiuj partoprenantoj de la milito alvokante ilin haltigi la militon kaj ĉesigi humanitaran katastrofon. Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj António Guterres alvokis la kontraŭstarantajn flankojn:

iu ajn atako al Al Faŝir havos detruajn sekvojn por civita loĝantaro kaj povos kaŭzi grandan komunuman konflikton en la tuta Darfuro
António Guterres

Hodiaŭ por humanitara helpo estis uzitaj nur 6% el planitaj 2,7 miliardoj dolaroj. Por helpo al rifuĝintoj nur 7%. Konflikto en Proksima Oriento kaj aliaj similaj lasis katastrofon en Norda Dorfuro en ombro.

La mondo forgesas pri popolo de Sudano.
António Guterres

Analizistoj opinias, ke la problemo de Al Faŝir estas tro komplika kaj se Musa Hilal kaj Mohamed Hamdan Dagalo sukcesos interkonsenti pri haltigo de la milito, pli malgrandaj ribeltrupoj povos rompi la kontrakton kaj la milito daŭros plu.

Fontoj[redakti]