La Rusia greneksporta malpermeso estas etendita ĝis julio de 2011
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Sabato, la 23-a de oktobro 2010
La malpermeso eksporti grenon el Rusio daŭros almenaŭ ĝis la 1-a de julio.
Antaŭhieraŭ Rusia registaro etendis daŭron de la malpermeso eksporti grenon el Rusio, starigita en aŭgusto, ĝis la 1-a de julio 2011.
Ĉefministro Vladimir Putin diris hieraŭ, ke malgraŭ la malfacilaj cirkonstancoj, rikoltitas proksimume 60 tunoj da greno.
RIA Novosti raportas, ke laŭ la Ministerio pri agrikulturo de Ruslando (ruse: Минсельхоз России [Minselĥoz' Rossii]), antaŭ la 20-a de oktobro estis rikoltitaj 62,3 milionoj tunoj.
Oni intencas daŭrigi subvenciadon de fervoja grentransportado, kaj ankaŭ malplialtigi aŭ forigi limimpostojn ĉe enportado de sojfaboj, kaj printempe subvencii sukcesan bredadon de bovedoj.
Fontoj[redakti]
- (RUSE) «Урожай-2010: собрали, что могли, вся надежда на яровые» – RIA Novosti, 22 Okt. 2010
- (RUSE) «Мораторий на экспорт зерна продлен до 1 июля» – ITAR-TASS, 22 Okt. 2010