La Brita Enciklopedio ne plu eldonota post 244 jaroj
Merkredo, la 14-a de marto 2012
|
|
|
|
|
Post 244 jaroj, la Brita Enciklopedio ne plu publikigos siajn volumojn.
La entrepreno diris, ke 1% je profito, montras, ke ne ekzistas sufiĉa aĉetpostulo por daŭrigi publikigadon. Dum la pasintaj 11 jaroj la aĉetpostulo falis senĉese pro la konkurenco de Vikipedio kaj la interreta versio de la Brita Enciklopedio mem.
Ĝia prezo, 1.395 dolaroj (proksimume 1.068 eŭroj), facile komprenigas, kial uzantaro ekuzis la interretan version aŭ aliajn fontojn, kies enhavo estas libera; ekzemple, Vikipedio. Kritikantoj al Brita Enciklopedio kutime substrekas, ke Vikipedio havas dekojn da miloj da kontribuantoj, kiuj senĉese ĝisdatigas enhavojn laŭ granda kvanto da temoj. La Brita Enciklopedio daŭre fidas je la valoro, kiun donas ĝiaj klientoj, al siaj estilo kaj kontribuantaj ekspertuloj.
La Brita Enciklopedio havis sian plej altan vendopinton en la jaro 1990, kiam vendiĝis 120 mil enciklopedioj. La eldono de la jaro 2010, kiu estos la lasta presita surpapere, havis ok mil vendojn, kaj ankoraŭ restas kvar mil enciklopedioj sen vendi.
Fontoj [redakti]
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Encyclopaedia Britannica to stop publishing after 244 years, el en Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Creative Commons Attribution 2.5 License).
- (EN) Julie Bosman «After 244 Years, Encyclopaedia Britannica Stops the Presses» – The New York Times, 2012-03-13
- (EN) Julianne Pepitone «Encyclopedia Britannica to stop printing books» – CNN Money, 2012-03-13