Incendio ĉe Vinilkosmo
Merkredo, la 21-a de septembro 2011
Donneville, Francio — Inter la nokto de la 18‐a de septembro kaj la mateno de la 19‐a, incendio bruligis ĉiun nepublikigitan materialon, kiu estis en la ejo de Vinilkosmo, la plej grava diskeldonejo de esperanta muziko, en la vilaĝo de Donneville, proksime al Tolouse en Francio.
Ŝajne, la brulego komenciĝis ĉe la ekzercejo # 7, kie ekzerciĝis 3 bandoj kaj kie estis konservata la plej granda parto de la KDoj de la kompanio.
| [..]La ekzercejo 7, kie ekzercis tri rokaj bandoj, kaj la stokejo de Vinilkosmo / EUROKKA (kie estis la sonsistemo, materialo por la studio, kaj la plej granda parto de la stoko de la K-diskoj de Vinilkosmo) estis detruitaj pro incendio. | — Floréal Martorell - fondinto de Vinilkosmo
|
La incendio komenciĝis post kiam la lasta bando eliris el la ekzercejo, ĉirkaŭ 22:00, sed la brulavertilo ne aktiviĝis ĝis post 12:00 AM.
La kostoj pro la damaĝoj ankoraŭ ne konatas, kvankam oni taksis ĉirkaŭ 6.000 kodoojn detruitaj. Ĉe la stokejo estis publikigita KD ĝis la jaro de 2009, multaj estus re-eldonata, la novaj KD-j estis en alia loko kaj la incendio ne bruligis ĝin.
La Kantabria Esperanto-Asocio trans dissendolisto de hispanoj esperantistoj, faris alvokon por apogi Vinilkosmon en ĉi tiu malfacila tempo,
| Esperantistoj ja ne povas resti indiferentaj. KantEA jam de longe aĉetas ĉiujn diskojn eldonitajn de Vinilkosmo kun la celo apogi tiel kuraĝan kaj necesan poresperantan agadon. Oni devas nepre vizitadi la retpaĝojn de Vinilkosmo por aĉeti kiel eble plej multe da diskoj. Multaj el ili estas bonegaj! Ni devas eviti la malaperon de Vinilkosmo. Floreal, mastro de la entrepreno, devas tuj senti la senkondiĉan apogon de ĉiuj esperantistoj. Memoru: www.vinilkosmo.com | — KantEA
|
Fontoj [redakti]
- liberafolio.org «Detrua fajro ĉe Vinilkosmo» – Redakcio, 20/09/2011
- La Balta Ondo «Katastrofo ĉe Vinilkosmo» – AlKo, 20/09/2011
- (ES) Wikinoticias «Se incendió la sede de la disquera Vinilkosmo» – Wikinoticias, 20/09/2011