Francio forlasas Niĝeron

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Francaj kaj lokaj militistoj en Niĝero, 2014.

Mardo, la 26-a de septembro 2023


La 24-an de septembro franca prezidanto Emmanuel Macron anoncis evakuadon de la franca ambasadejo kaj foriron de la francaj trupoj el Niĝero ĝis la fino de la jaro. Tio signifas ke Francio plenumos la postulojn de la puĉistoj kiuj la 26-an de julio kaptis la potencon en tiu ĉi lando.

La anonco estis farita dum intervjuo de la prezidanto al francaj televidkanaloj TF1 kaj France 2. Franca ambasadoro Sylvain Itté forlasos la ambasadejon en Niameo, blokitan de loka polico, kaj revenos al Parizo. Lin sekvos la francaj soldatoj kaj tio finos la militan kunlaboron inter Francio kaj Niĝero. En militbazo lokita je aviadilej en Niameo troviĝas 1 500 francaj militistoj. Niĝero estis grava centro de milita influo de Francio en Afriko, speciale post foriro de la francaj trupoj el Malio kaj Burkino, kies novaj aŭtoritatoj postulis tion.

Francio decidis revenigi sian ambasadoron, do en proksimaj horoj nia ambasadoro kun kelkaj diplomatoj revenos al Francio. Kaj ni ĉesigas nian militan kunlaboron kun faktaj aŭtoritatoj de Niĝero, ĉar ili ne plu deziras lukti kontraŭ terorismo.
Emmanuel Macron

La konfrontiĝo de la du registaroj komenciĝis post kiam Francio rifuzis agnoski la novajn aŭtoritatojn de Niĝero kaj tiuj reciprokis ĝin postulinte forigi la francajn diplomatojn kaj militistojn. Franca ambasadoro Sylvain Itté estis deklarita persona non grata kaj senigita je diplomata imuneco. Ekde la 28-a de aŭgusto li estas blokita en la ambasadejo kies rezervoj de nutraĵoj kaj akvo estis elĉerpiĝantaj. Antaŭ la franca militbazo senhalte okazas protestaj manifestacioj, postulantaj ĝian likvidon. La 24-an de septembro Niĝero ankaŭ fermis sian aerspacon por la francaj aviadiloj, inkluzive tiujn militajn.

Dum longa tempo Niĝero estis konsiderata privilegiita milita partnero de Francio. Ĝuste al Niĝero estis translokitaj francaj trupoj forigitaj el Malio kaj Burkino. Krom Niĝero, Francio havas ankaŭ 400 militistojn en Senegalo, 900 en Eburbordo, 350 en Gabono kaj 1 500 en Ĝibutio.

Niĝeraj militistoj, 2018.

Post la puĉo Francio rifuzis agnoski la novajn aŭtoritatojn kaj esperis ke la problemon solvos kapitulaco de la puĉistoj post ultimato de la Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj, kiu minacis per komuna interveno. Tamen la 31-an de julio Burkino kaj Malio diris en komuna deklaro ke ili subtenas la nunan registaron de Niĝero kaj avertis, ke kaze de eksterlanda invado al tiu ĉi lando ili konsideros tion kiel atakon kontraŭ si mem. Tamen la interveno ne okazis dum la 17-an de septembro Malio, Niĝero kaj Burkino establis Aliancon de Ŝtatoj de Sahelo, kadre de kiu ili aranĝos komunan defendon kaj kunlaboron.

La deklaro de la franca prezidanto estis ĝoje akceptita en Niĝero, kie homoj jubilis surstrate.

En tiu ĉi dimanĉo ni festas novan paŝon al la suvereneco de Niĝero. La francaj trupoj kaj ankaŭ la franca ambasadoro forlasos la teron de Niĝero ĝis la fino de la kjaro. Tio estas historia momento, kiu atestas decidemon kaj volon de la popolo de Niĝero.
Aŭtoritatoj de Niĝero

Usono deklaris sekvan tagon ke la decido de la franca prezidanto ne influos usonan ĉeeston en Niĝero, kie plu funkcios usona ambasadejo kaj troviĝos 1 000 usonaj militistoj, lokitaj en aviadilejo je Niameo kaj en Agadez, la plej granda urbo de la lando.

Fontoj[redakti]