Fajrovulpo 4b3
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Ĵaŭdo, la 12-a de aŭgusto 2010
Merkrede Mozilo eldonis la trian beta-version de Fajrovulpo 4.
La plej gravaj estas nomataj la jenaj novaĵoj:
- 34 diverslingvaj kunmetaĵoj, kontraŭ 24 de la antaŭa beta-eldono (Esperanto ankoraŭ ne enestas).
- Nova metodo de valorprezento, por plia rapideco de plenumo de kalkulplenaj perJavaSkriptaj operacioj.
- Eksperimenta kaj sennorma prilaborado de plurfingraj tuŝeventoj (nur en Vindozo 7).
En la interfaco ŝanĝiĝis jeno:
- Interfacaj elementoj en kelkaj menuoj kaj agordejoj estis reordigitaj favore al malfermado de novaj folioj, anstataŭ novaj fenestroj.[1]
- La menuero "Fermi la ceterajn foliojn" ne plu fermas Aplikaĵajn foliojn.[2]
Kaj en la aspekto ŝanĝiĝis la jeno:
- GTKaj versioj nun uzas saget-bildojn de la sistema GTK anstataŭ siaj propraj.[3]
- La paĝosigna breto en Mac OS X nun havas bildetojn.[4]
- La Vindoza versio ricevis novajn bildetojn en la ĉefa etoso, kaj korekteton de aspekto de etosetoj.[5]
Ligilo al la plena listo de ŝanĝoj (en la angla) troveblas en la "Release Notes".
La beta-versio elŝuteblas tie: http://www.mozilla.com/eo/firefox/beta/.
Referencoj [redakti]
- ↑ https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=322736
- ↑ https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=577121
- ↑ https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=412773
- ↑ https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=566034
- ↑ https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=570165
Fontoj [redakti]
- (ANGLE) «Mozilla Firefox 4 Beta 3 Release Notes» – Mozilla Corporation, 2010-08-11