En Moskvo brulegis kaj surfundiĝis motorŝipo «Sergej Abramov»

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Moskvo, Rusio, la 15-a de novembro 2011

Fotita de okcidente je 15:47 (laŭ la informo en la bildodosiero).

Lunde la 14‐an de Novembro, post la 4-a frumatene, apud la Norda Rivera Haveno je la Ĥimkia baraĵlago en Moskvo komenciĝis brulego en triferdeka pasaĝera riverŝipo «Sergej Abramov», kiu pli frue tiunokte estis albordigita por vintra restado.

Dumtage malantaŭa parto de la ŝipo surfundiĝis (la profundo tie estas 4 metroj), kaj la antaŭa forbrulis.

Ĉe la brulkomenco sur la ŝipo estis 21 persono. Pereis motoristo, almenaŭ tri aliaj homoj (inkluzive de direktilisto kaj fajroestingisto) vundiĝis aŭ veneniĝis.

La motorŝipo de projekto 26-37, konstruita en Ĉeĥoslovakio en la jaro 1960-a, apartenas al la societo «Цезарь-трэвел» (Cezar-travel). Kiel eblajn kaŭzojn de la brulego oni konsideras elektrakablan problemon kaj nesingardan trakton de fajro. Laŭ Igorj Kurjakov (anstataŭulo de estro de Ministerio pri eksterordinaraj situacioj), la ŝipo enhavis multe da brulemaj materialoj, ekzemple tapiŝojn, kaj havis multe da truoj (ventolaj aŭ similaj), kiuj helpis al fajro disvastiĝi al pli supraj ferdekoj.


Fontoj