Eldonitas SeaMonkey 2.0.9
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Ĵaŭdo, la 21-a de oktobro 2010
Je la 20-a oni faris sekurig-stabiligan eldoneton de SeaMonkey — 2.0.9.
Tiu ĉi eldono korektas la samajn malsekurojn kiel la antaŭhieraŭaj eldonoj de Fajrovulpo.
Same kiel en Fajrovulpo, okazis ankaŭ:
- korekto de problemo iginta Vindozon 7 misapliki kongruechelpilon al Fajrovulpo anstataŭ nur al elŝutita programo,[1]
- blanklistigo (senagord-uz-ebligo) de kelkaj retregionoj kun nelatinliteraj nomoj (de Ĉinujo, Honkongo, Sauda Arabujo kaj Tajvano).[2]
Same kiel en la antaŭhieraŭaj eldonoj de Tondrobirdo, estis forigita problemo malŝpariginta en Vindozo po 12 megabajtoj da memoro ĉe ĉiu kontrolo pri haveblo de novaj retleteroj.
En Mac OS X nun restariĝos la elekto de klavararanĝo ŝanĝita de kromprogramo.[3]
Okazis ankaŭ pluraj aliaj korektoj kaj plibonigoj.
Referencoj [redakti]
- ↑ https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=567497
- ↑ https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=595865
- ↑ https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=597389
Fontoj [redakti]
- (ANGLE) Robert Kaiser «SeaMonkey 2.0.9 Security Update» – SeaMonkey Council, 20 Okt. 2010
- (ANGLE) Robert Kaiser «What's New in SeaMonkey 2.0.9» – SeaMonkey Council, 20 Okt. 2010
Elŝuti [redakti]
- Ligiloj por elŝuti SeaMonkey 2.0.9 en pli ol 20 lingvoj (esperantigan pakaĵon eblas elŝuti ĉe http://seamonkey.eozilla.de/)