Eldonitas Firefox Input 1.8, kodnome "Krieger"
Merkredo, la 29-a de septembro 2010
Ekfunkciis nova versio de la prifajrovulpa opiniesprimejo "Firefox Input": 1.8, kodnome "Krieger".
Nun disponeblas versio de fasado speciale destinita por la uzantoj de Poŝfajrovulpo. Nuntempe ĝi montras nur la komentojn afiŝitajn de ili.
Poŝfajrovulpo 4.0 (jes, ĝi estos ne 2.0, sed tuj 4.0, por ke funkcie similaj eldonoj de Fajrovulpo kaj Poŝfajrovulpo havu similajn versinumerojn) havos prembutonojn por opiniesprimi en la fenestro "β" ekde la unua beta-versio por Maemo, kaj la dua por Android.
En la ĉefa fasado nun eblas filtri la montratajn komentojn laŭ produkto (Fajrovulpo / Poŝfajrovulpo) kaj ties versio. Ĉe la paĝo "Retejoj" nun eblas filtri laŭ platformo.
La kadreto "Mesaĝoj" nun komence montras la kvanton de ĉiuj komentoj pri la aktuala beta-versio.
Krom tio, estis korektitaj kelkaj fuŝoj, kaj aktivigita la okcidentfrisa tradukaĵo.
Fontoj [redakti]
- (ANGLE) Aakash Desai «Firefox Input 1.8, “Krieger”, is out» – (bloge), 28 Sep. 2010
- (ANGLE) ? «Firefox for Mobile Bumping Its Version» – (bloge), 29 Sep. 2010