Eldonetoj de Mozila Tondrobirdo: 3.1.4 kaj 3.0.8
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Vendredo, la 17-a de septembro 2010
Hieraŭ estis eldonitaj du novaj versioj de Mozilla Thunderbird: 3.0.8 kaj 3.1.4.
En ambaŭ estas korektita eraro kaŭzinta ĉestartan plenumĉesiĝon (kiel en la ĵusaj eldonoj de Firefox kaj SeaMonkey); kaj en 3.1.4 estas korektitaj ankaŭ du aliaj plenumĉesiĝaj problemoj (priraportitaj Vindoze), kaj (se fidi la cimserĉon) ennigralistigita la fuŝa versio 1.6 de la etendoprogramo "Personas Plus". Krome, kiel ankaŭ fariĝis en SeaMonkey, en versio 3.1.4 nun denove estas atentata perHTMLa specifo de tiparoj en retleteroj.[1]
Elŝuti [redakti]
Referencoj [redakti]
Fontoj [redakti]
- (ANGLE) Mike Banner «Thunderbird 3.1.4 and 3.0.8 updates now available for download» – Mozilo, 16 Sep. 2010