Eŭropa Komisiono malpermesis al civitanoj de Rusio alporti ŝampuojn, telefonojn kaj aŭtojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 14-a de septembro 2023

Ursula von der Leyen, prezidanto de la Eŭropa Komisiono.

La 8-an de septembro Eŭropa Komisiono konfirmis, ke al la civitanoj de Rusio estas malpermesite alporti al Eŭropa Unio preskaŭ ĉiujn personajn aĵojn, inkluzive ŝampuojn, movtelefonojn kaj aŭtojn. Tio estas parto de la sankcioj, kies celo estas malfortigi Rusion kaj devigi ĝian registaron ŝanĝi sian politikon.

Konfiskado de aŭtoj[redakti]

Doganejo en Estonio.

Somere 2023 multaj civitanoj de Rusio, venintaj al Germanio per siaj aŭtoj, alfrontis problemojn — doganistoj konfiskis iliajn aŭtojn reference al malpermeso de Eŭropa Komisiono. Germana doganejo klarigis, ke alporti el Rusio iujn ajn aŭtojn, kapablajn enspacigi po ĝis 10 pasaĝeroj, estas malpermesite de la artikolo 3i de la reglamento 833/2014, aprobita de la Konsilio de la Eŭropa Unio la 31-an de julio 2014 kaj enkondukinta embargon kontraŭ Rusio.

Tio validas, eĉ se temas pri provizora translokado de la personaj varoj uzataj en nekomercaj celoj, kaj ne gravas, kadre de kiu proceduro estas alportata la varo — eĉ se temas pri alportado provizora. Tiu malpermeso validas ankaŭ por la aŭtoj fabrikitaj en Rusio. Al civitanoj de Rusio estas malpermesite alporti ankaŭ kosmetikaĵojn, valizojn, tekokomputilojn, movtelefonojn, fotilojn, juvelojn, dentopaston, necesejan paperon, tukojn, ledaĵojn, peltojn kaj multajn aliajn aĵojn.

Iuj juristoj kontestis tian traktadon, memorigante, ke la menciita artikolo malpermesas importadon aŭ alportadon de la varoj, kiuj "faras al Rusio rimarkindajn enspezojn", kio apenaŭ atendeblas de ŝampuo en virina mansako aŭ pasaĝera aŭto, en kiu veturas familio de turistoj. La aŭtoj estis enlistigitaj en la reglamento en oktobro 2022, tamen Germanio estis la sola lando, en kiu ili estas konfiskataj. Iuj eĉ supozis, ke temas pri miskompreno kaŭzita de fuŝa traduko, ĉar la anglalingva originalo de la dokumento uzas la vorton import dum la germana versio uzas la germanan vorton einführen, kiu havas pli vastan signifon kaj celas ne nur importadon por posta vendado, sed iun ajn alportadon ĝenerale. Tamen doganejo de Germanio konfirmis, ke ĝi traktas la decidon de la Eŭropa Komisiono ĝuste.

Reagoj en Eŭropa Unio[redakti]

Limo de Rusio kaj Estonio.

Ambasadejo kaj konsulejo de Rusio en Germanio jam somere sugestis al la rusiaj civitanoj ne viziti Germanion per propraj aŭtoj, ĉar germanaj doganistoj konfiskas ilin sen konsideri, ke temas pri privataj posedaĵoj alportitaj laŭleĝe kaj uzataj neprofitcele.

Eŭropa Komisiono memorigis, ke ĝiaj decidoj estas rekomendaj kaj ĉiu ŝtato devas memstare decidi kiel apliki ilin. Latvio, Litovio kaj Estonio tuj deklaris, ke ili konfiskos ĉiujn aŭtojn kun rusiaj numerplatoj krom se iliaj posedantoj havos dokumenton konfirmantan, ke ili veturas transite al Kaliningrada provinco. Finnlando diris, ke ĝi ne planas fari tion, sed post kelkaj tagoj anoncis malpermeson validan ekde la 16-a de septembro. La 13-an de septembro en Estonio okazis la precedento, kiam al civitano de Estonio, havanta ankaŭ rusian civitanecon, estis malpermesite eniri sian landon en propra aŭtomobilo, ĉar ĝi havis rusiajn numerplatojn.

Reagoj en Rusio[redakti]

Vic-prezidanto de la Konsilio pri sekureco de Rusio Dmitrij Medvedev nomis tion "kraĉo al vizaĝo de ĉiu civitano de Rusio" kaj proponis rompi diplomatiajn rilatojn kun Eŭropa Unio kaj revenigi hejmen ĉiujn rusiajn diplomatojn. Li aldonis, ke ne indus tamen speguli la eŭropajn sankciojn, ĉar "ni ne estas rasistoj malsame ol multaj ŝtatestroj kies parencoj servis en SS". Tio estis evidenta aludo al politikistoj de Baltaj landoj, kie lokaj SS-divizoj estas glorataj kiel herooj, dum monumentoj al kontraŭfaŝistoj estas sisteme detruataj kaj memoro pri ili forviŝata el publika medio.

Dmitrij Peskov, proparolanto de la prezidanto de Rusio.

Proparolanto de la rusia prezidanto Dmitrij Peskov ankaŭ esprimis esperon ke reago de Rusio ne similos al la absurda decido de Eŭropo.

Temas pri ekstrema, de la racia vidpunkto, decido de Eŭropa Unio, do espereble ni ne sekvos tiajn decidojn kaj nek falos ĝis tia nivelo.
Dmitrij Peskov, proparolanto de la prezidanto de Rusio.

La 1-an de aŭgusto Rusio enkondukis elektronikajn vizojn, ebligantajn facile viziti Rusion al la civitanoj de 55 landoj, inter kiuj estas la membroj de Eŭropa Unio.

Opozicia rusia politikologo Aleksandr Baunov nomis la decidon de la Eŭropa Komisiono stranga, ĉar la ideo konfiski ĉe la civitanoj personajn aĵojn ne pro faritaj de ili krimoj sed pro ilia civitaneco, estas enorme absurda. Ankaŭ ne klaras kiel alveno de rusia civitano al Eŭropo kun ŝampuo aĉetita en sia lando povus doni "signifajn enspezojn" al Rusio, ja ĉiuj impostoj rilataj al tiu ĉi varo jam estis pagitaj en Rusio, do ĉiujn enspezojn (apenaŭ signifajn) rusia registaro jam ricevis. Li supozis ke tioman absurdon kaŭzis, ke la anglalingvan dokumenton preparis neanglalingvaj oficistoj de Eŭropa Komisiono, ricevintaj ordonon de same neanglalingva ĉefo. Li rimarkigis, ke Eŭropa Komisiono kutime servas kiel provizora restadejo por eŭropaj politikistoj, atendantaj pli bonan postenon en sia lando, do kvalifiko de ĝiaj oficistoj estas ne tre alta. Krome tiu ĉi institucio eldonas ordonojn, kiujn devos plenumi ne ĝi mem, sed naciaj registaroj, do ĝi estas ĝenerale senrespondeca.

Parodia rusia Telegram-kanalo proponis al la Eŭropa Komisiono devigi ĉiujn civitanojn de Rusio, venantajn al Eŭropa Unio, porti sur siaj vestoj renversitan ruĝan triangulon kaj signon OST — per kiuj nazioj markis la judojn kaj rusojn.

Aktualigita la 16-an de septembro 2023 (rilate Finnlandon)

Fontoj[redakti]