Diskuto:Hungardevena politikisto estas arestita en Ukrainio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

La teksto estas iom simpligita, kiel tion faras la ŝtataj rusiaj novaĵagentejoj. Ĉar ni ne estas dungitoj de ŝtataj rusiaj novaĵagentejoj, neniu nin devigas sekvi tiun stilon. Ekzemple la frazo "La Transkarpata provinco ... ĝis 1945 apartenis al Hungario kaj eĉ post kiam Moskvo donacis ĝin al Ukrainio, ...", per la vorto Moskvo sugestas ke Rusio donacis ĝin al Ukrainio" , eble eĉ mem Putin (kiu tiam kompreneble ankoraŭ ne vivis, sed kiu emas listigi ke tion kaj tion "ni fordonacis"). Mi proponas iom pli konkretan vortumon "eĉ post kiam la registaro de Sovetunio transdonis ĝin ... " - ankoraŭ pli konkretigi ĝin al "eĉ post kiam la CK de KPSU transdonis ĝin ... " pro la du mallongigoj ne bone kompreneblus al ĉiuj junaj homoj en Sudameriko aŭ Azio, kaj se eviti la mallongigon la frazo iĝus tro longa. La akcento pri malplimultaj rajtoj en nuna Hungario ŝajnas al mi tute bona, kritika juĝo de la nuna ukraina regiastaro - nenio kontraŭ tio. ThomasPusch (diskuto) 23:10, 17 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Tio ne estas stilo de rusiaj ŝtataj agentejoj, la saman simpligitan stilon uzas la ĉefaj okcidentaj amaskomunikiloj - de The Guardian ĝis The Washington Post kaj The New York Times. Anstataŭ RusioSovetunio ili ofte diras Moskvo, ĉiuj loĝantoj de Rusio kaj Sovetunio estas nomataj rusoj ktp. Do mi opiniis ke verŝajne tutmondaj legantoj alkutimiĝis al tiaj simplaĵoj kaj preferas konsumi pladojn kuiritajn simple. Mi korektos al Sovetunio. Moskvo ĉiam estis ĉefurbo de Sovetunio kaj Rusio ene de ĝi estis la plej ignorata respubliko kies tasko estis evoluigi kaj aŭspicii la aliajn respublikojn, do ĝi eĉ ne havis propran komunistan partion kiel la aliaj, kaj ĉiam devis subteni la aliajn per kvotoj, subvencioj, malaltigitaj prezoj ktp. Ukrainio estis ĉiama favorato, do ricevis abundajn subvenciojn kaj rektajn donacojn, inkluzive areojn - la tuta Okcidenta Ukrainio, Transkarpatio, Krimeo kaj Donbaso estis donacitaj de sovetia registaro (cetere ne de Rusio, nek de rusoj, ĉar Stalin ekzemple estis kartvelo). RG72 (diskuto) 06:33, 18 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti]

Referencoj de miaj ŝanĝoj:

Mi estas tre ordinara homo, do ne pli ne malpli naiva ol la aliaj. Mi devas konfesi ke unuflanke pro la negranda graveco de la temo de ĉi-tiu novaĵo, aliaflanke pro ĝia ĝenerala tono, pro ĝiaj falsaj eroj kaj "forgesoj" meze de objektivaj faktoj, mi opinias, ke la hipotezon laŭ kiu la ekredaktinto celis nur misfamigon de la nuntempa Ukrainio oni ne povas taksi plene malprobablan. Amike Baba79 (diskuto) 14:16, 18 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi estas ordinara civitano de Rusio loĝanta 3000 km for de Moskvo, en Tjumena provinco kie ukrainoj abundegas kaj rakontoj venas rekte de iliaj parencoj el Ukrainio, sen ŝtata propagando. Kaj mi vizitis Ukrainion kaj vidis persone kio okazas tie kaj kion diras lokanoj, do malfacilas vendi propagandajn stultaĵojn al mi. Jen kial mi korektis tiujn ĉi korektojn:
  1. Transkarpatio estas loĝata dum jarmiloj, do ne ne havas sencon prezenti nur lastajn cent jarojn de ĝia historio. Mi diris ke en 1945, kiam ĝi estis transdonita al Ukrainio, ĝi apartenis al Hungario kaj tio estas vero.
  2. Transkarpata provinco iĝis provinco de Ukrainio ne post disfalo de Sovetunio, sed tuj en 1945 kiam ĝi estis donacita al ĝi;
  3. Televidkanaloj estis senigitaj je licencoj, iliaj proprietaĵoj arestitaj, inkluzive iliajn programojn, videaĵojn ktp. Se tio ne estas likvido, do kio estas? Aserti tion estus same kiel diri "ni ne mortigis la homon, ni nur malebligis al li spiri kaj li mortis post kelkaj minutoj - sed tio estis lia propra elekto".
  4. Ukraina deputito estis publike batata kaj humiligata ne pro fantazia subtenado de Rusio, sed ĝuste pro siaj alvokoj al paco. Ĉiu ajn povas vidi tion spektante videon en kiu ukraina soldato batas la politikiston kaj tiu nur gurdas "Jes, mi deziras pacon!" BBC Ukrainio montris tion kaj apenaŭ ĝi estas "rusa propagandilo", ĉu ne?
  5. Ĉu arbitra aresto kaj klare elpensita akuzo por 15-jara malliberigo estas "malgrava novaĵo"? Post kiam rusa naciisto Navalnij estis arestita Usono kaj ĝiaj eŭropaj vasaloj enkondukis abundajn sankciojn pravigante tion per sia zorgado rilate la homajn rajtojn en Rusio. Ĉu sango de ukrainoj estas malpli kosta kaj nur rusaj naciistoj meritas kompaton kaj subtenon? Aŭ ĉu paroli pri manko de parollibereco kaj pri politikaj reprezalioj en Ukrainio ne plu necesas, ĉar tio estas same kiel plendi pri manko de gejaj kluboj en Nazia Germanio?

Sapienti sat. RG72 (diskuto) 03:18, 19 sep. 2023 (UTC)[Respondi]