Aprila raporto de teamo de Kondratjev-vortaroj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 5-a de majo 2024

La 5-an de majo 2024 taĉmento de la esperanto-rusa-esperanto Vortaro de Kondratjev prezentis vican raporton.

  • La granda Esperanto-rusa vortaro havas 91 278 vortojn en 45 785 vortaraj artikoloj
  • La granda Rusa-Esperanto vortaro havas 49 150 vortojn en 30 388 vortaraj artikoloj (en limoj ruse "А - поло")

Por subteno de la projekto funkcias konto ĉe servo Busti, per kiu oni povas finance kontribui al la projekto.

En aprilo de 2024 abonantoj de Busti oferis 3 864 rublojn. Pri mondonacoj oni ne menciis, kio aludas al manko de la donacoj.

Pomonataj monrezultoj
Monato Januaro Februaro Marto Aprilo
Sumo (Busti) 4 221 3 478 4 327 3 864
Sumo (donacoj) 14 982 - 952 -

La teamo planas uzi la kolektitan monon por renovigi komputilaron de Boris Kondratjev kaj pagi luadon de serviloj.

Rezulte de aprilo de 2024 la Rusa-Esperanto vortaro riĉiĝis per 404 novaj vortoj. Krom laboro pri la vortaro, Boris Kondratjev dum pasinta monato multe okupiĝis pri komentoj de uzantoj. Per la sistemo de uzantaj komentoj legantoj povas montri erarojn (ekzemple mi trovis tajperaron en la vorto "raketkonstruado" kaj atentigis pri ĝi), proponi novajn vortojn aŭ pliajn variantojn de tradukoj. Laŭ mia sperto la aŭtoro sufiĉe rapide reagas al la komentoj pri eraroj kaj korektas vortarajn artikolojn. Certe por reagi al la proponoj necesas tempo por esploro kaj la respondoj aperas ne tuj. Dum la aprilo Boris kvitis ĉiujn ŝuldojn tiukampe.

Se la propono ne postulas profundan esploron, Boris Kondratjev aldonas la proponaĵon al la vortaro. Ekzemple, mi proponis aldoni novan specon de steloj, kiu mankas en la Vortaro, sed ĉeestas en NPIV ("Giganto — Stelo pli granda k pli hela ol la ordinaraj (apartenantaj al la ĉefa sekvenco): ruĝa giganto (malfrua stadiformo de stelo, kies relative malvarma surfaco radias precipe ruĝan lumon"). La speco baldaŭ aperis en vortara artikolo.

Certe, inter proponoj aŭ atentigoj pri eraroj foj-foje venas ideoj, kiuj montras ne tre altan klerecon de la proponintoj. Ve, ne ĉiuj ruslingvanoj perfekte posedas la rusan, sed Boris Kondratjev respondas ankaŭ al tiuspecaj demandoj.

Donaci aŭ iĝi abonanto oni povas ĉe la Busti-konto Vortaristo.

Jen estas konciza statistiko de vizitoj al la vortaro dum 2024 jaro:

Pomonataj vizitoj
Monato Vizitoj Unikaj
vizitantoj
Vizititaj
paĝoj
Aprilo 5 702 2 963 20 783
Marto 5 401 2 764 16 393
Februaro 4 163 2 306 19 664
Januaro 1 965 1 089 10 334
Originala raportaĵo
Ĉi-tiun artikolon verkis Vladimir Perepelica (VladimirPF) speciale por Esperanto Vikinovaĵoj. Ĝi enhavas materialojn aŭ esplorojn, pli frue ne publikigitajn, kiun verkis la aŭtoro. Vi rajtas libere kaj sen pago kopii, disvastigi kaj korekti ĉi-tiun artikolon diverscele, ankaŭ por komerco, tamen vi nepre devas mencii la aŭtoron, ĉi-fonton kaj licencon. Ekzemple, tiel: Vladimir Perepelica; Vikinovaĵoj; CC BY 2.5. Vi ankaŭ nepre devas indiki ŝanĝojn, se ili okazis. La licencon de la ilustraĵoj ĝustigu ĉe Komunejo.

Fontoj[redakti]