Aperis poŝkomputila Firefox v1.1 por Maemo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 4-a de julio 2010

La 1-an de Julio 2010 (UTC-7) Mozilla anoncis, ke ĝi eldonis la version 1.1 de la poŝkomputila Fajrfokso (angle "Firefox Mobile" — ĉu "Poŝfajrfokso"?) por la poŝkomputilo "Nokia N900" kun mastrumsistemo "Maemo 5".

Laŭ la Mozila retejo, inter la ĉefaj novaĵoj estas:

  • Portreta modo
  • Poiometa (mal)pligrandigo per la laŭtoŝanĝilo.
  • Komencpaĝo kun listoj de paĝoj lastfoje vizititaj.
  • Pli bona kompletigo de tajpo.
  • Aŭtomata ĝisdatigo de la aldonaĵoj.
  • Aldonoj koncerne regadon per fingrofrapetoj (kiel kunteksta menuo).
  • La menuo pri la retejo ricevis la funkciojn "Konservi en PDFan dosieron", "Forgesi la pasvorton" kaj "Aldoni serĉilon".

La programo uzas la kernon "Gecko" v1.9.2, kiel la ordinara Firefox v3.6.

Se vi ne havas N900-on, vi povas elŝuti version de la TTT-legilo por Linukso je i686, Vindozo 32-bita kaj Mac OS X je i686, kaj testi ĝin, prikomentarii, verki aldonaĵojn ktp.

Fontoj