Aŭstralio akceptos klimatajn rifuĝintojn de Tuvalo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Atolo Funafutio, Tuvalo.

Dimanĉo, la 12-a de novembro 2023


La 10-an de novembro Aŭstralio anoncis ke ĝi ofertos al civitanoj de Tuvalo vizojn por ke ili transloĝiĝu de la rapide subakviĝanta insula ŝtato, eventuale malaperonta post kelkdek jaroj sekve de klimata ŝanĝiĝo. Tio estas la unua kazo kiam la ŝtato proponas sian rifuĝejon al civitanoj de alia ŝtato trafita de klimataj problemoj.

"Sekureco kaj digno"[redakti]

Tuvalanoj, 2006.

La du landoj subskribis interkonsenton dum la Forumo de Pacifikaj Insuloj, okazinta en insulo Rarotongo (Kukinsuloj). Ĝi inkluzivas kunlaboron pri defendo, polico, gardado de limoj, kibersekureco, esenca infrastrukturo (havenoj, telekomunikado, energia infrastrukturo).

La interkonsento enhavas ankaŭ sekurecan pakton, kadre de kiu interalie Aŭstralio promesis ĉiujare doni vizojn al 280 homoj, kio estas sufiĉe granda cifero por la nacio el 11 200 homoj. Ili povos uzi ĉiujn socialajn servojn de la lando, studi kaj labori. Tuvalo reciproke permesis al Aŭstralio militan agadon en sia sektoro. Samtempe ĝi promesis helpon al ĉiuj tuvalanoj por ke ili povu "resti en siaj hejmoj kun sekureco kaj digno". La traktato ricevis la nomon Falepili Unio, kie Falepili estas la tuvala vorto aludanta bonan najbarecon, prizorgadon kaj komunan estimon.

Aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese diris ke tio signifas ke lia lando defendos Tuvalon kaze de minaco, inkluzive de milito, natura katastrofo aŭ pandemio. Li nomis la traktaton "la plej grava interkonsento inter Aŭstralio kaj Pacifikinsula nacio" kaj substrekis ke tio plian fojon montras ke Aŭstralio estas "parto de la Pacifika familio". Li aldonis ke Aŭstralio pretas subskribi similajn kontraktojn kun ĉiu pacifika nacio, sed tiuj interkonsentoj ĉiam bezonos apartan traktadon kaj la kondiĉoj estos individuaj.

Tuvalo konsistas el naŭ atoloj. Ĝin distingas ekstrema malalteco super la marnivelo (maksimume 5 metrojn), pro kio oni prognozas ke antaŭ 2050 duono de ĝia ĉefurbo Funafutio estos ĉiutage inundata de maraj ondoj.

Por klimato, kontraŭ Ĉinio[redakti]

Ĉefministro de Tuvalo Kausea Natano kun ambasadoro de Tajvano Su Jen-chung, 2019.

Menciindas ke ĉiuj sferoj, tuŝitaj de la interkonsento, tradicie interesas ankaŭ Ĉinion, kiu ĉiam pli aktivas en la Pacifiko dum lastaj jaroj. Lastatempe la Pacifiko iĝis areno de diplomatia kaj ekonomia konkuro de Usono kaj Ĉinio. Ĝi iĝis speciale akra post kiam en 2022 Ĉinio kaj la Salomonoj subskribis traktaton pri kunlaboro je sekureco. Aŭstralio forte opinis la traktaton dirinte ke ĝi ne toleros ĉinan militbazon "sojle de sia domo" (de la Salomonoj ĝis Aŭstralio estas 3 400 km).

Tuvalo nuntempe estas inter malmultaj landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn ne kun Ĉinio, sed kun Tajvano. La Salomonoj kaj Kiribato nuligis ilin en 2019 kaj agnoskis ke Pekino estas la sola ĉefurbo de la unueca Ĉinio. Usono jam subskribis la tiel nomatajn "grandajn traktatojn" pri kunregado en la Pacifiko kun la Marŝalaj Insuloj, la Federacio de Mikronezio

Aplaŭdoj kaj mallaŭdoj[redakti]

Video pri klimataj danĝeroj por Tuvalo, 2017.

Ĉefministro de Tuvalo Kausea Natano laŭdegis la interkonsenton kaj diris ke Aŭstralio promesis laŭeble eviti cerbofuĝon el lia lando. Aŭstralio promesis ankaŭ investi 350 milionojn da usonaj dolaroj je "klimata infrastrukturo" de la regiono. Interalie ĝi promesis investi 16,9 milionojn da dolaroj por kreskigi la tuvalan grundon je 6% kaj tiel kontraŭstari la subakviĝon.

La eksa ĉefministro de Tuvalo Enele Sopoaga atentigis ke la translokado de la tuvalanoj devos okazi laŭe al internacia juro kaj post konsultado kun la parlamento. Li memorigis ankaŭ ke Aŭstralio mem estas inter respondeculoj pri la klimata ŝanĝiĝo, malaperiganta lian landon.

Respondeco de Aŭstralio rilate Tuvalon konsistas je agnosko de la fakto ke ĝia ekstrema emisiado [de forcejaj gasoj] al la atmosfero estas sinkignata Tuvalon kaj aliajn Pacifikajn [insulajn naciojn] je la ĥaoso de klimata ŝanĝiĝo.
Enele Sopoaga

Li avertis ke antaŭ ol Aŭstralio gastigos la klimatan konferencon de Unuiĝintaj Nacioj en 2026, ĝi devas pruvi siajn promesojn per konkretaj agoj.

Emisiado de forcejaj gasoj dafe de Aŭstralio en 1990—2016.

Tio estis aludo al la ekologia raporto publikigita dum la konferenco. Ĝi montris ke la plej trafitaj de la klimata ŝanĝiĝo insulaj landoj de la Pacifiko respondecas pri nur 0,25% de la emisio de la forcejaj gasoj, dum la 15 plej grandaj emisiantoj estas Ĉinio, Usono, Barato kaj (en la 15-a loko) Aŭstralio, sume respondecaj pri 71,88%. Reprezentanto de neregistara ekologia organizaĵo Auimatagi Joe Moeono-Kolio atentigis ke lastjare Aŭstralio investis 7 miliardojn da usonaj dolaroj je fosilia fuelo, kio sepoble superas ĝian planotan helpon celantan transiron de ok pacifikaj landoj al renovigebla energio.

En 2019 aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd proponis ke lia lando ofertu civitanecon al la loĝantoj de Tuvalo, Kiribato kaj Nauro, se la klimata ŝanĝiĝo faros iliajn insulojn neloĝataj. Reciproke Aŭstralio ricevos regadon super iliaj maroj, ekskluzivaj ekonomiaj zonoj kaj fiŝaroj. Sume temas pri malpli ol 75 mil homoj kaj preskaŭ 900 kv km.

Gvidanto de la Aŭstraliaj Verduloj Adam Bandt komentis ke "estus eĉ pli bone se Laboristoj unuavice ne kaŭzus la damaĝon kaj ĉesus aprobi novajn karbajn kaj gasajn minejojn".

Nov-Zelando estis la unua lando, enkondukinta en 2017 vizojn por loĝantoj de insulaj ŝtatoj en Pacifiko, trafitaj de la klimata ŝanĝiĝo, sed poste nuligis la planon.

Fontoj[redakti]