Saltu al enhavo

Vojaĝo al Armenio: Infrastrukturo, ekonomio kaj lingvoj (II)

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Vendejo de hejmfaritaj nutraĵoj. Kotajka provinco, Armenio. Decembro 2021.

Ĵaŭdo, la 6-a de januaro 2022


Unua parto legeblas ĉi tie

Ni pasigis en Armenio tri semajnojn — en la rusia ambasadejo oni diris ke la vizo estas preparata ekzakte post du semajnoj, do ni devis ŝanĝi la flugon kaj longigi loĝadon. Kion ni faris? Ni promenis, vizitis multajn muzeojn, antikvajn monaĥejojn kaj naturajn vizitindaĵojn, ĉeestis kelkajn manifestaciojn kaj komunikiĝis kun lokanoj. Ĉio ĉi ebligis krei sufiĉe ampleksan imagon pri nuntempa stato de la lando kaj armena socio. Temas pri pure subjektiva vidpunkto, bazita sur personaj impresoj kaj informoj. Por ne tedi la legantojn per sinsekva priskribo de la okazintaĵoj, mi prezentu ĉion forme de laŭtemaj rakontoj.

Infrastrukturo

[redakti]
Parko de la Venko. Erevano, Armenio. Novembro 2021.

Ni venis fine de novembro kaj foriris meze de decembro, do trafis periodon inter aŭtuna kaj vintra turismaj sezonoj. En la unua tago Lisi koncize resumis siajn unuajn impresojn: “Jen mia opinio pri Erevano: griza urbo”. Mi aldonu: griza kaj malpura. La unua trajto propras al multaj urboj lokitaj en montaro, do konstruitaj el lokaj grizaj ŝtonoj, sed la duan oni povas klarigi nur per daŭra neglekto. Plej forte tio rimarkeblas en parkoj, kie amasoj da putrantaj folioj kovras trotuarojn kaj skulptaĵoj staras sur sokloj, ofte makulitaj per koto, same kiel eksplikaĵoj. Foje ni vidis stratpurigistojn kun balailoj, kiuj lante batalis kontraŭ tiuj lavangoj, sed la batalo estis neeviteble malgajnota pro misproporcio de la fortoj.

Same neglektita kaj fakte ignorita de la ŝtato estas turisma infrastrukturo. Vizitante la plej famajn kaj popularajn lokojn ni ĉi vidis la saman bildon — malnovajn eksplikaĵojn, plejparte damaĝitajn kaj nelegeblajn, kadukajn pagendajn necesejojn kaj abundon da rubaĵoj ĉirkaŭe. Bona ekzemplo estas preĝejo de Sankta Hripsime proksime al Erevano. Ĝi estas enlisigita kiel Monda heredaĵo de Unesko kaj estas subtenata en bona stato. Sed ni faris nur kelkajn paŝojn flanken por ĉirkaŭiri ĝin kaj vidi eksterajn murojn de malnova fortikaĵo kaj antaŭ niaj okuloj prezentiĝis montoj de rubaĵoj, plastaj boteloj kaj simple koto, meze de kiu staris monumento al viktimoj de la tertremo en 1988. “Antaŭjare ni, ĉiĉeronoj, purigadis tiajn lokojn kiel volontuloj” diris nia ĉiĉeronino Anna. “Sabate ni venis frumatene, kutime je la sesa, kaj forigadis rubaĵojn, sed evidente necesas ripeti tion”.

Damaĝita informtabulo ĉe la monaĥejo Sevanavank, Armenio. Novembro 2021.

Suveniroj, vojaĝoj, ripozejoj — ĉion ĉi surŝultrigis etaj kaj mezaj entreprenistoj, kiuj povas garantii nek daŭripovon, nek stabilan kvaliton de la servoj. Sufiĉas diri ke dum unua semajno ni aktive serĉadis en la armena ĉefurbo gvidlibrojn pri Armenio. En librovendejo de apuda aĉetcentro oni trovis du en plej fora angulo — ambaŭ estis en la armena. Lisi estis pli bonŝanca kaj fine trovis en alia librovendejo bonan gvidlibron en la hispana. Ruslingva versio ne ekzistas.

Mi demandis kial Armenio ne profitas sian unikan situacion — ja rusianoj ŝatas ĝin kaj pretas aktive esplori tiajn landojn kiel montras ekzemplo de Kartvelio, kien ĉiujare venas milionoj da miaj samlandanoj. Necesas nur akcepti la rusiajn turistojn, doni al ili necesajn servojn kaj ĝui iliajn pagojn. Lokanoj nur svingis la manojn: “Kartvelio estas tute alia afero, ĉi tie neniu zorgas pri turismo”.

Publika transporto estas same subevoluinta. Mirinde, sed pasiginte tri semajnojn en la armena ĉefurbo ni eĉ ne unufoje vizitis ĝian metroon. En Moskvo kaj aliaj grandaj urboj dum promenado oni jen kaj jen vidas signojn de proksima metrostacio, sed en Erevano evidente funkcias la plej nerimarkebla metroo en la mondo. Lokanoj diras ke ĝi havas nur dek staciojn, do apenaŭ gravas kiel komunikilo.

Busoj estas ĉefe de Hyundai kaj iuj ĉinaj markoj, tre etaj — similaj al rusiaj PAZ, cirkulantaj en Rusio precipe en urbetoj kaj kamparo. Mi vidis eĉ ne unu kuplitan buson kiel LiAZ-6213, sed kelkfoje renkontis trolebusojn ŝajne de tiu rusia fabriko kaj unufoje eĉ la hungaran Ikarus, kiu staris sur la placo de Respubliko kaj evidente estis uzata por transporti policanojn. Navedas ankaŭ itineraj taksioj, ĉefe de la rusia fabriko GAZ, sed plejparte temas pri malnovaj modeloj.

Mezuriloj de gaskonsumado. Erevano, Armenio. Novembro 2021.

Provizado de akvo, elektro kaj gaso dum tiuj tri semajnoj funkciis normale, elektro malaperis nur unufoje kaj por mallonge. Gaso estas uzata ĉie — per ĝi funkcias hejmaj fornoj kaj akvovarmigiloj, ĝi hejtas la domojn, ĝin uzas preskaŭ ĉiuj veturiloj kaj entreprenoj. En ĉiu domo pendas flavaj mezuriloj de gaskonsumado kun rekonebla Gazprom-simbolo kaj armena surskribo “Gazpromo Armenio”.

La plej bone funkcianta servo ŝajne estas manĝejoj. Ili abundas, proponas bongustajn pladojn kaj estas relative malmultekostaj. Tamen vespere en la centro de Erevano ofte malfacilas trovi liberan lokon en restoracio kaj necesas vagadi longe serĉante bonŝancon.

Taksio funkcias bone, almenaŭ la rusia servo Yandex Go, kiun ni uzis. La aŭtoj venas post kelkaj minutoj, ŝoforoj veturas sufiĉe akurate, veturoj kostas malmulte. Sekureco tamen ne estas inter iliaj prioritatoj, do ne esperu trovi aŭton kun infanseĝo kaj ofte antaŭ ol alkroĉi sekureczonon ĉe fronta seĝo necesas forigi ŝtopilon, kies celo estas imiti la kroĉadon kaj tiel preventi avertajn sonsignalojn de la aŭto. La trafiko estas densa, la stratoj ĉiam plenas je aŭtoj, trovi parkumlokon malfacilas.

Telefonio kaj Interreto funkcias bone, same kiel kabla televido. En movtelefona merkato dominas rusiaj kompanioj Beeline kaj MTS, kies oficejoj renkonteblas ofte. Bankoj ankaŭ abundas (inkluzive la rusian VTB), bankmaŝinoj staras en multaj lokoj, sed plejparte tio estas malnovaj modeloj, kie necesas enigi la karton.

Lingva situacio

[redakti]
Dunganonco pri serĉataj rusparolantoj por okupiĝi pri kunordigo de vendado. Erevano, Armenio. Novembro 2021.

En Sovetunio ĉiuj parolis la rusan almenaŭ baznivele, do pli aĝa generacio, edukita almenaŭ komence de la 1990-aj jaroj sufiĉe bone konas ĝin. Gejunuloj ofte parolas tre malbone aŭ tute ne kapablas interkompreniĝi. Ankaŭ la anglan ili ne konas. Tio apenaŭ mirigas, ĉar post la disfalo de Sovetunio kaj sekvinta ekonomia kolapso, milito en Montara Karabaĥo kaj politikaj tumultoj la respublikon forlasis preskaŭ ĉiuj ruslingvanoj kaj granda parto de la edukitaj armenoj. Do formiĝis etne homogena socio, kie mankas bezono je interlingva komunikado. Armenoj ne rifuzas paroli ruse — ili simple ne kapablas fari tion pro manko de lingva instruado kaj praktikado. “Kiam mi loĝis en Rusio mi parolis libere kaj reveninte al Armenio devis eĉ lerni armenajn literojn” rememoras militisto Rafik. “Nun mi libere parolas armene, sed foje forgesas rusajn vortojn – necesas praktiki pli ofte”.

Unu taksiisto rememoris kiel en la 1980-aj jaroj li spertis lingvan rifuzon en iu balta respubliko de Sovetunio, kie vendistino post aŭdi lin paroli ruse simple forturniĝis de li kaj ignoris lin. "Mi diris al ŝi: "Kial vi faras tion? Jes, la rusa ne estas denaska lingvo por vi, nek por mi. Sed ni bezonas ĝin por interkompreniĝi!" rememoris li sian indignon.

Grafitio en strato Puŝkin. Erevano, Armenio. Novembro 2021.

Pozicioj de la armena lingvo ĉiam estis fortaj, eĉ kiam Armenio estis parto de la Rusia imperio kaj Sovetunio. Tio klare videblas en brokantaj librovendejoj, kie pli ol 80% de la eldonaĵoj de tiuj epokoj estas en la armena. Nun tio estas preskaŭ 100% dominanta lingvo, dulingvaj afiŝoj maloftas kaj ofte la dua lingvo estas la angla. Televidprogramoj estas en la armena kaj nur rusiaj animaciaĵoj estas dissendataj sentraduke, malrekte instruante la lingvon al la juna generacio. Nia ĉiĉeronino diris ke pro tio ŝiaj genevoj parolas la rusan eĉ pli bone ol ŝi mem – “Maŝa kaj Urso” estas plej efika lingvolernilo.

Tamen efektive temas pri grava problemo. Armenio kun loĝantaro sub tri milionoj (plu reduktiĝanta) transformiĝis je lingva insuleto, kies komunikado kun ekstera mondo estas obstakligita de lingvaj baroj. Armenoj jam forgesis la rusan, sed ankoraŭ ne lernis la anglan, nek iun ajn alian lingvon.

Ekonomio

[redakti]
Taksio Yandex Go. Erevano, Armenio. Novembro 2021.

Sekvinte liberalismajn receptojn Armenio preskaŭ komplete privatigis sian ekonomion. Rezulto similis al tiu en Rusio en la 1990-aj jaroj — okazis amasa senindustriigo de la lando, eĉ sen tio grandparte agrikultura kaj postevoluinta. Dum niaj vojaĝoj ĉiĉeronino Anna jen kaj jen montris al ni setlejojn, kie iam funkciis fabrikoj, nun malaperintaj. En unu urbeto laŭ ŝiaj vortoj ekzistis la plej granda produktejo de komputiloj en Sovetunio — tio estis armena Silicia valo. Sed Sovetunio disfalis, ĉiuj ekonomiaj ligoj kaj liverĉenoj rompiĝis kaj nun tio estas dormema urbeto sen ajnaj signoj de informadika pasinteco.

Plu funkcias entreprenoj, kiuj minas kupron kaj oron — laŭdire ekonomie bonfartaj, sed tre poluaj. Ankaŭ atomcentralo, konstruita en sovetia epoko, plu produktas elektron — tie laboras onklino de nia ĉiĉeronino. Oni diras ke ĝi funkciis eĉ dum la lasta milito, ĉar jam en sovetia tempo oni lokis ĝin tiel, ke kaze de atako venenaj ventoj trafos ĉefe Azerbajĝanon — la ĉefan kontraŭulon, malamo al kiu vivas en la sango de ĉiu armeno.

Ĝenerale Armenio estas lando de etaj kaj mezaj entreprenoj. Tio kreas kondiĉojn por aktiva konkurenco, sed malebligas teknologian progreson kiu nuntempe estas nepra kondiĉo por alta profito. Dum la evoluintaj landoj gajnas ĉiam pli da mono per nematerialaj valoroj kiel teknologioj, dezajno aŭ varomarkoj, armenoj provizas al la mondo fruktojn, legomojn, kupron, oron kaj… armenojn. En 2011 en Rusio jam loĝis 1,7 milionoj da armenoj kaj nun certe estas pli ol 2 milionoj. Elmigrintoj ĝiras hejmen monon, sed ne hastas investi je la forlasita patrujo.

Parko de la Venko. Erevano, Armenio. Novembro 2021.

“Kiam en 2018 okazis la revolucio miaj armenaj amikoj el Usono estis entuziasmaj, ili venis kaj deziris investi je Armenio, pensis ke ĉio ŝanĝiĝos nun” rememoras Anna. “Sed poste ili foriris kaj ne plu revenis. Ŝajnas ke ŝanĝiĝis nenio”.

Armenio ofte esprimas esperon pri la helpo de armena diasporo — ja eksterlande loĝas pli da armenoj ol en Armenio mem kaj plejparto el ili bonfartas. Sed kapitalisma ekonomio estas fremda al nostalgio, ĝin movas pure raciaj motivoj, bazitaj sur ĉasado de profito. Multaj el ni havas parencojn en kamparo kaj ŝatas viziti setlejojn de siaj prauloj por ĝui freŝan aeron, trankvilan etoson kaj ekologie purajn manĝaĵojn. Sed neniu investas je vilaĝo de sia avino. Armenio ĉiam pli transformiĝas je geava vilaĝo de la armena diasporo — ĉarma kaj valora, sed lokita en sekcio “nostalgio”, ne en “laboro” aŭ “investo”.

Por eksenti tion sufiĉas eniri iun ajn nutraĵvendejon. Mi ĉiam serĉas lokajn manĝaĵojn, sed en Armenio tio estas malfacila tasko — vendobretoj plenas je eksterlandaj nutraĵoj, ĉefe el Rusio, foje ankaŭ el Belorusio kaj Ukrainio. Mi sukcesis eltrovi nur lokajn laktaĵojn, unu aŭ du sukojn kaj alkoholaĵojn. Foje mi trovis ankaŭ armenajn glaciaĵojn, sed ili ĉiuj estis faritaj surbaze de planta oleo, do mi devis lasi tiujn surogatojn kaj aĉeti pli naturajn glaciaĵojn el Rusio kaj Ukrainio.

Daŭrigo sekvos

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo