Vitalij Jegorov: «Angara-A5» staras en la sama vico kun aliaj malmodernaj raketoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 12-a de aprilo 2024

La unua testa lanĉo de «Angara-A5» en 2014
La unua testa lanĉo de «Angara-A5» en 2014

Hieraŭ, la 11-an de aprilo, okazis sukcesa lanĉo de nova rusia raketo de peza klaso «Angara-A5». La lanĉo okazis de lanĉejo 1A de kosmodromo Vostoĉnij (Amura provinco, Rusio). La starto estis la kvara por la testata raketo kaj la unua de la kosmodromo. En sia kvara testa lanĉo «Angara-A5» portis akcelan blokon Oriono, kubsaton Gagarinec kaj masodimensian maketon de utila ŝarĝo. Akcela bloko Oriono sukcese portis masodimensian maketon al geostacia orbito kaj poste devas suprenigi ĝin al la depona orbito.

La lanĉo sukcesis post du rompoj de provoj starti. Ek de komence la starto estis planita por la 9-a de aprilo, sed kelkaj minutojn antaŭ lanĉo straj proceduroj estis rompitaj pro eraro en raketa fuelejo. La sekva provo okazis post diurno la 10-an de aprilo sed refoje la startaj proceduroj estis rompitaj - fiaskis sensilo de mtoro. Kaj la tria provo estis sukcesa kaj la raketo startis.

Raketo-portanto «Angara-A5» rilatas al la peza klaso de kosmaj raketoj. Ĝi povas porti 24 tunojn al arbito 200 km kaj 3,6 al geostacia orbito. Laŭ portokapablo «Angara-A5» similas al usona raketo «Falkon 9» kaj ĉinia «Long March 5».

Reportero de Esperanto Vikinovaĵoj sinturnis al Vitalij Jegorov (konata rusia populariganto de kosmonaŭtiko, aŭtoro de kelkaj libroj dedeĉitaj al kosmonaŭtiko, blogisto zelenyikot) kaj petis komenti la eventon.

Vitalij Jegorov
Vitalij Jegorov

VladimirPF Vitalij, oni scias, ke La historio de projekto ««Angara» radikas en foran 1995, la unua flugo de «Angara-A5» okazis en 2014. Hodiaŭ estas 2024: kiel vi povas klarigi tiel longan periodon de kreado kaj testado de «Angara-A5»?

«Angara» iĝis la ideo de sia tempo kaj, same kiel Rusio, trapasis malsamajn stadiojn de sia evoluo. Fakte, projekto «Angara» komenciĝis en unu Rusujo de 1995, kaj realiĝis en tute alia Rusio de versio 2014. Praktike la Rusioj estis tute malsamaj ŝtatoj. Kaj «Angara» alfrontis problemojn de financado, neregulan asignadon, korupton kaj ĉio ĉi, tiel aŭ alie, influis ĉiujn projektajn kaj produktadajn procezojn.

Tamen mi devas ankaŭ diri, ke nova generacio de rusaj raketkonstruistoj efektive kreskis dum konstruado de «Angara», ĉar misilojn de ĉi tiu nivelo oni konstruis antaŭ longa tempo. «Energio» estis evoluigita en la okdekaj jaroj. «Protono» en la sesdekaj-sepdekaj jaroj. En la kvindekaj jaroj oni konstruis R-7, tiun, kiu nun nomiĝas «Sojuz». La evoluo de «Angara» por rusiaj inĝenieroj fariĝis lernejo por moderna projektado de rusiaj raketoj. Danke al «Angara», novaj inĝenieroj kreskis. Tion sekvis ne nur konservado de raketproduktado, sed konservado la eblecon krei novajn raketojn-portantojn. Kaj kvankam rezulte la raketo okazis ne la plej perfekta, ne la plej moderna, sed ĝi realiĝis kaj ne plu necesas ĝin uzi.

Sed unu el la gravaj kialoj, kial ĉi tiu projekto kaj ĉi tiu procezo ne estis forte stimulitaj de la ŝtato kaj de Roskosmos, estas, ke en la nuna rusia kosmonaŭtiko, «Angara» ne estas bezonata. Roskosmos havas aliajn raketojn kapablajn plenumi la saman taskon: ĉi tiuj estas raketo-potranto «Protono».

Unue la ĉefa tasko de «Angara» estas anstataŭigi «Protonojn», kies fuelo estas toksa, kaj pro tio ili estas venenaj kaj malekologecaj. Due, «Protonoj» ne povas starti de rusa teritorio. «Protonoj» estas lanĉataj nur de Bajkonuro, kaj Bajkonuro ne estas Rusia, ĝi estas Kazaĥia. Kaj kvankam lua kontrakto pri Bajkonur estis subskribita kun Kazaĥio ĝis 2050, fakte plurfoje okazis, ke Kazaĥio malpermesis Proton-lanĉojn pro mediaj kaj sekurecaj (ekologiaj) kialoj. Tio ne konvenis al Rusio, kiu vidis tion kiel definitivan minacon al sia sekureco. La fakto estas, ke pezaj raketoj-portantoj kiel «Protono» aŭ «Angara» estas uzataj por orbitigi utilajn ŝarĝojn. Ili estas lanĉitaj kaj al malaltan Teran orbiton kaj geostacian orbiton, inkluzive por militaj celoj. Kompreneble, «Angara» ankoraŭ ne lanĉis eĉ unu pezan sputnikon, sed estonte ĝi servos por lanĉi utilan ŝarĝon de ĉi tiu klaso. Kaj lando, kiu konsideras sin gvidanto aŭ unu el la gvidantoj de kosmaj potenculoj, ne povas permesi al si esti malpermesita de iu ŝtato lanĉi siajn raketojn.

La suprendirita estas kaŭzo kial «Protono» fariĝas pasinteco. Ĝia produktado estis finita. Dume ekzistas iom «Protonoj» en stoko. Efektive, la stoko klarigas kial «Angara» estis lanĉita ĉiujn 4 fojojn kun imitaĵo de utila ŝarĝo. Kaj ĉio serioza, ĉiг sputniko, kiu vere funkcias, estis lanĉita ne per la testata raketo «Angara», sed per la seria «Protono». Mi opinias, ke dum baldaŭaj jaroj oni uzos «Protonojn» ĉar la stoko de «Protonoj» estas kaj ili devas esti lanĉitaj. Pro ĉi-tio, «Angara» estos lanĉata ekstreme malofte kaj verŝajne kun ia eksperimenta, malmultekosta utila ŝarĝo. Nu, aŭ same kiel hodiaŭ kun maketoj.

VladimirPF Kiuj perspektivoj malfermiĝas por Rusujo rezulte de la sukcesa lanĉo de «Angara-A5» de la kosmodromo Vostoĉnij?

Per ĉi tiu lanĉo, Rusio ne akiras novajn teknikajn kapablojn, ĉar, kiel mi diris supre, «Protonoj» kapablas fari La saman laboron kiel «Angara». Almenaŭ en la nuna modifo de «Angara-A5». En la estonteco, oni supozas, ke per ĝi estos lanĉitaj pilotataj kosmoŝipoj, kaj ĝia utila ŝarĝa kapablo povos plialtiĝi, sed ĉi tio estos en la malproksima brila estonteco. Nun «Angara» estas absolute komparebla al «Protono» en ĉiuj ĝiaj kapabloj, kaj tial ĝi ne estas aparte bezonata. La sola afero, kiun ĝi provizas, ne estas teknika, sed politika. Aperas eblo lanĉi pezajn raketojn, pezajn sputnikojn el Rusio, de ĝia teritorio. Ĉi tio estas grava kondiĉo por hodiaŭ. Ĝi estis grava en antaŭaj jaroj, sed ĝi estis precipe akra dum la lastaj 2 jaroj. Kaj ĉi tiu politika profito, kiun Rusio ricevis per la lasta lanĉo, certe estos uzata en politiko pli ol en kosmonaŭtiko.

VladimirPF Kiel efikos al la tutmonda industrio de kosmaj lanĉoj la programo de raketoj-portantoj «Angara» kaj la sukcesa lanĉo de «Angara-A5» ?

«Angara» preskaŭ ne influos la tutmondan kosmonaŭtikon. Almenaŭ, dum Rusujo estas limigita per sankcioj. Ĝis nun ne ekzistas eksterrusiaj klientoj por la peza versio de «Angara», kaj eĉ por la malpeza, kiu havis klientojn de Sud-Koreio. Eksterlandaj klientoj rifuzis siajn mendojn kaj rifuzis kunlabori kun Rusio. En ĉi tiuj kondiĉoj, «Angara» restas produkto ekskluzive por hejma konsumo, kaj eĉ ekskluzive en la interesoj de la rusa ŝtato. Probable, iam «Gazprom-Kosmaj Sistemoj» kaj aliaj rusaj firmaoj umendos ĝin, sed nur post kiam «Protonoj» elĉerpiĝos. Tio okazos kiam ili ne plu havos alian elekton. Dume, La estonteco de «Angara» vidiĝas nur rilate al la interesoj de la rusia ŝtato sen iu internacia intereso.

VladimirPF Kiel vi taksas la perspektivojn de unufojaj raketoj-portantoj sur la fono de la evidenta sukceso de reuzeblaj raketoj?

Mi opinias, ke la unufojaj raketoj estos produktataj dum multaj pliaj jaroj. Nun nur kelkaj projektoj estis efektivigitaj.

En Usono ekzistas raketo «Vulkano», evoluigita de ULA (Unuiĝinta Lanĉo-Alianco). Antaŭ nur kelkaj monatoj okazis ĝia unua flugtesto, kaj ĝi estas unufoja. En la estonteco, oni planass fari ĝin parte reuzebla, sed dume nenio estas klare. Eŭropo planas ĉi-jare lanĉi sian unufojan raketon «Arian 6». Ĉinio havas floton de unufojaj raketoj, kvankam reuzeblaj ankaŭ estas konstruataj. En Ĉinio nun, ĉiuj ŝtataj raketoj estas nur unufojaj. Kaj en la venontaj jaroj, mi pensas, ke nenio ŝanĝiĝos en ĉi tiu afero.

«Angara-A5» staras en la sama vico kun aliaj raketoj. Tamen ĉi-tiu vico konsistas el malmodernaj raketoj, se kompari ilin kun raketoj «Falkon 9», «Falkon Peza», mi eĉ silentas pri «Starŝipo», se kaj kiam ĝi flugoss normale. Sed, malgraŭ ekzistas pli malmultekosta kaj pli reuzebla alternativo, kaj eŭropanoj kaj ĉinoj kaj aliaj plu uzos pli multekostajn unufojajn raketojn. Tiaj raketoj estas produktitaj ĉefe por plenumi la interesojn de la ŝtatoj kaj inter la interesoj estas lasi ĉi tiujn raketojn en laborstato.

Eŭropo nuntempe spertas raketan krizon ĉar ĝi iam elektis rusiajn raketojn kaj nun ili devas redirekti mendojn, kiuj pli frue estis planiaj por lanĉi per rusia «Sojuzo» de la kosmodromo Kuruo en Granca Gujano. Nun la mendoj iras al Ilon Mask. Eŭropo ne ŝatas ĉi tion, kaj Eŭropo pretas investi en pli multekosta, unufoja, malpli efika raketo «Arian 6». Kaj Eŭropo investos, ĉar finfine Usono (negravas kia aliancano ĝi estas por Eŭropo) ne estas Eŭropo kaj, sekve, Eŭropa Kosma Agentejo volas sian propran raketon. Ĉinio ankaŭ neniel kontraŭstaras al «Falkonoj»: raketo «Long March 5», simila al «Angara-A5» aŭ «Arian 6», flugas kaj flugos laŭ ĉiniaj registaraj mendoj.

Eĉ unufoja Usona «Vulkano», malgraŭ tio, ke Usono havas reuzeblajn raketojn de Ilon Musk, nepre flugos, ĉar La Usona ŝtato, reprezentata de NASA kaj Pentagono, volas havi ian kontraŭon, ian ekvilibron, por ne estu monopolo. Kaj surbaze de la ne ekonomiaj konsideroj, sed de la konsideroj de teknologia stabileco, Usono financos la produktadon de unufojaj raketoj. Ili povas esti pli multekostaj ol «Falkon 9», sed devas esti ia ekvilibro en la merkato, kontraŭpezo al «Falkon 9».

Hodiaŭ, krom «Falkon 9», ne estass aliaj realaj reuzeblaj raketoj, kaj baldaŭ ne ekzistos. Kaj evidente estas tro frue por diri, ke ĉiuj unufojaj raketoj fariĝas pasinteco. Ĝis nun neniu povis ripeti la sukceson de «Falkon 9». Kiam ĉi tio okazos, kaj kiam ĝi okazos plurfoje, tiam eblos serioze paroli pri la fiasko de unufojaj raketoj.

Ekskluziva intervjo de Vikinovaĵoj
Ĉi-tiun ekskluzivan intervjuon ricevis reportero de vikinovaĵoj Vladimir Perepelica (VladimirPF) speciale por Esperanto vikinovaĵoj. Vi rajtas libere kaj sen pago kopii, disvastigi kaj korekti ĉi-tiun artikolon diverscele, ankaŭ por komerco, tamen vi nepre devas mencii la aŭtoron, ĉi-fonton kaj licencon. Ekzemple, tiel: VladimirPF; Vikinovaĵoj; CC BY 2.5. Vi ankaŭ nepre devas indiki ŝanĝojn, se ili okazis. La licencon de la ilustraĵoj ĝustigu ĉe Komunejo.

Fontoj[redakti]