Vikinovaĵoj:Robotoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Robotoj Laboro por robotoj Permespeto por robotoj Listo de robotoj
en: Requests for the bot flag should be made on Permespeto por robotoj.

Roboto en Vikinovaĵoj estas komputila programo por plenumi certajn taskojn. Ĉiuj uzuloj kun robota statuso estas troveblaj je robotoj.

Reguloj[redakti]

Oni povas uzi roboton por:

  1. korekti oftajn tajperarojn, unuecigi mallongigojn
  2. enmeti la ligojn al aliaj Vikinovaĵoj
    1. la roboto analizas la paĝojn kaj kontrolas ĉu la ligoj estas "dudirektaj"
    2. se li trovas ligojn al kromaj Vikinovaĵoj, li kontrolas ĉu la tuta jam trovita aro estas ambigua aŭ ne
    3. se ne ekzistas konflikto ĝi enmetas ĉiujn ĝis nun mankantajn ligojn al la tial trovitaj paĝoj
  3. diversajn specialajn taskojn
    1. ŝanĝi la nomon de kategorio
    2. enmeto de ŝablonoj kaj navigiloj en aro da paĝoj
    3. ŝanĝo de la strukturo, ekzemple forpleni malplenajn liniojn de la komenco aŭ / kaj la fino de la paĝoj
    4. ordigo de ligoj al aliaj Vikinovaĵoj laŭ definita konvencio
    5. ktp.
  4. krei raporton pri la farita tasko kaj montri la taskojn nesolvitajn

Uzanto kiu volas funkciigi roboton en Vikinovaĵoj devas peti permeson por tion fari kaj klarigi siajn planojn en la paĝo Permespeto por robotoj. Se la uzantaro konsentas kun tiuj planoj, unu semajnon post la peto stevardo donos la robotan statuson. Kiam vi redaktis vian peton, bonvolu atentigi administranto(j)n pri ĝi.

Vidu ankaŭ[redakti]

Meta