Vikinovaĵoj:Projektoj:Mallongaj novaĵoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Celo de projekto «Mallongaj novaĵoj» estas plenigo de eo-vikinovaĵoj per ĉiutagaj novaĵoj por kiuj ne estas grandaj novaĵaj artikoloj.

Ĉiu uzanto de vikinovaĵoj povas aldoni unu-du frazojn por mallonge prezenti ian eventon.

Kiel aldoni la novaĵon[redakti]

Paĝo de kontkreta tago havas butonon aldoni mallongan novaĵon. Premu ĝin. Vi trafos al redaktan paĝon de la mallongaj novaĵoj.

Venu al la linio sub la lasta novaĵo kaj aldonu asteriskon *

Post asterisko tajpu tekston de la aldonata novaĵo. Ekzemple:

  • Elefantino Mali, loĝanta en zoo "Rosamond Gifford" (Syracuse, Usono), naskis elefantidojn-ĝemelojn.

Poste aldonu al la teksto la fonton. ligilo al la fonto ĉiam komenciĝas per kvadrata krampo [ kaj finiĝas per alia kvadrata krampo ]. Inter la krampoj krom URL (ligilo) povas esti teksto:

  • Elefantino Mali, loĝanta en zoo "Rosamond Gifford" (Syracuse, Usono), [https://www.foxnews.com/lifestyle/rare-elephant-twins-born-new-york-surprise-zoo-staff-sheer-improbability naskis elefantidojn-ĝemelojn].

Poste indiku per duoblaj kvadrataj krampoj [[ ]] ĉefajn nociojn de la novaĵo por la legantoj havu la eblon konatiĝi kun la nocioj pli profunde:

Rezulta aspekto de via novaĵo aspektas jene:

Ne konfuziĝu pri ruĝa aspekto de "Malio" kaj "Rosamond Gifford" - aliaj partoprenentoj iom poste aldonos ligilojn al la temaj kategorioj de la nocioj.

Do, ni gratulas vin: via novaĵo aperis en vikinovaĵoj kaj ĉiuj legantoj povos legi ĝin.

Tamen via novaĵo dume ne estas ligita kun aliaj novaĵtemoj de aliaj aŭtoroj: venas tempo krei kategoriojn.

En la suba parto de mallongaj novaĵoj situas kategorioj - io simila al tegoj en sociaj retejoj. Per kategorioj temoj en novaĵoj estas ligataj kun aliaj temoj, aliaj novaĵoj, datoj kaj tiel plu.

Ekde nova linio tajpu [[Kategorio: ]] kaj post dupunkto : aldonu gravan temon de aldonita novaĵo:

[[Kategorio:Elefantoj]]
[[Kategorio:Zoologiaj parkoj]]
[[Kategorio:Sirakuzo (Nov-Jorkio)]]
[[Kategorio:Usono]]
[[Kategorio:Rosamond Gifford]]

Post kiam vi finos redakti, en la suba parto de la paĝo aperos la kategorioj: bluaj - jam ezistantaj; ruĝaj - kategorioj, kiuj dume ne estas kreitaj.

Bonege! Vi plene aldonis mallongan novaĵon al la artikolo.

Kiel aldoni novan tagon[redakti]

Por lanĉi la novan tagon necesas krei la novan artikolon "Mallongaj novaĵoj de tt-a de mm jjjj" (ekzemplo: Mallongaj novaĵoj de 26-a de marto 2024) kaj meti en la paĝon la suban tekston

{{KNK|tt-mm-202j}}

<!-- aldonu novaĵon sub ĉi-frazo -->

* novaĵo
* 
* 

<!-- aldonu novaĵon super ĉi-frazo -->

{{KNF|tt-mm-202j}}

<!-- aldonu kategoriojn sub ĉi-frazo -->

<!-- [[Kategorio: ]] -->

Gravas: daton necesas enskribi en ĝusta ordo "tago-monato-jaro" ĉar tiu ĉi ŝablono aŭtomate formas kategoriojn, por kiuj ĝi uzas datojn, indikitajn per la ordo.