Vikinovaĵoj:Administrantoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Administrantoj estas uzantoj, al kiuj oni permesis aliron al iuj limigitaj funkcioj, ĉar ili estis konsiderataj konfidindaj. La administrantoj ne formas iun specialan aŭtoritaton, ili egalas al ĉiu alia uzanto de Vikinovaĵoj, kio temas pri la rajtoj kaj la respondeco. Ili ne havas super la aliaj uzantoj iun ajn povon, krom tio, ke ili estas komisiitaj fari iujn decidojn, kiujn faris la tuta komunumo.

La komunumo ja lasas la administrantojn fari gravajn bontenadajn laborojn, kiuj postulas tiujn kelkajn aldonajn funkciojn, kiuj estas al la administrantoj permesitaj. Al tiuj laboroj apartenas ekz. observado de balotado pri forviŝo de paĝoj, kontrolado de novaj kaj de ŝanĝitaj paĝoj kaj forviŝado de evidenta vandalismo kaj helpo al la uzantoj kun la problemoj, kies solvado postulas administrajn rajtojn. Ĉar la administantoj estas jam spertaj uzantoj, la ceteraj uzantoj bezonantaj helpon aŭ konsilon ofte turniĝas ĝuste al la administrantoj.

Kapabloj de administrantoj[redakti]

Administranto estas uzanto delegita kun kelkaj povetoj por glatigi la funkciadon de la vikio:

  • Forigado de fuŝkreitaj paĝoj
  • Restarigo de misforigitaj paĝoj
  • Forbarado de IP-adresoj de vandaloj
  • Protektado de apartaj paĝoj (tiam nur administrantoj rajtas redakti ilin)

Pli detale:

La programaro MediaWiki, per kiu la Vikinovaĵoj funkcias, enhavas kelkajn funkciojn kun limigita aliro. El tiuj ĉi funkcioj la administrantoj rajtas aliri la sekvajn:

Ŝloso de paĝo[redakti]

  • La administrantoj povas rekte redakti la ĉefan paĝon kaj aliajn ŝlositajn paĝojn. La ceteraj uzantoj povas ŝanĝojn de la ĉefa paĝo proponi sur ĝia diskuta paĝo.

Forigado kaj restarigado de forviŝitaj paĝoj[redakti]

  • La administrantoj povas forigi paĝojn, inkluzive de iliaj historioj. Normalaj uzantoj proponas paĝojn por forigo sur la paĝo Vikinovaĵoj:Forigproponoj. Se tie estis farita decido forigi paĝon, iu el la administrantoj tion faros. Ofte forigo de paĝoj estas pure teĥnika afero, ekz. en la okazo, ke apartigilo malhelpas ĉe alinomado de paĝo, aŭ por korekti paĝon, kies historio estis difektita. Aliokaze oni per tio forigas evidentan vandalismon aŭ materialo, kiu rompas la aŭtorajn rajtojn.
  • La administrantoj povas trarigardi la forigitajn paĝojn kaj malforigi ilin.

Revenigado de ŝanĝoj[redakti]

  • La administrantoj povas rapide revenigi la ŝanĝojn de paĝoj (revertado, re-versi(o)-igado). Kiu ajn uzanto (kaj registrita kaj neregistrita) povas ajnan paĝon revenigi al la antaŭa versio. La administrantoj havas pli rapidan ilon por revertado, kiu ebligas al ili reverti vandalajn redaktojn. En la rigardo al listo de kontribuoj de uzanto, aŭ dum trarigardado de diferencoj inter la lastaj versioj, estas ĉe ĉiu ŝanĝo, kiu estas por la rigardata paĝo aktuala, la hiper-ligo en jena formato: "malfari". Per klako al tiu ĉi ligo la artikolo revenos al la lasta versio, kiun faris alia uzanto, kaj la ŝanĝo estas markita kiel "malgranda redakto" ("e") kun resumo, kiu tekstas: "Redakto de la uzanto ikso estas revenigita al la antaŭa versio, kies aŭtoro estas la uzanto ipsilono."

Forbarado de uzantoj[redakti]

La administrantoj povas:

  • forbari IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantajn nomojn, por limigita tempo, aŭ por tempo nelimigita
  • repermesi la forbaritajn IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantajn nomojn
Vidu ankaŭ la liston de forbaritaj IP-adresoj kaj salutnomoj kaj la forbarprotokolon de antaŭaj forbaroj. (Antaŭe uziĝis la nocioj bloki kaj (mal)blokado.)

Aspektoj kaj tekstoj de interfacoj[redakti]

  • La administrantoj povas ŝanĝi tekston de la uzula interfaco, redaktante paĝojn en la nom-spaco MediaWiki. Ĉiuj ĉi paĝoj estas ŝlositaj, do normalaj uzantoj ne povas ilin redakti.

Vidu ankaŭ[redakti]