Vikinovaĵoj:Aŭtorrajto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Ĉi tiu paĝo aŭ sekcio estas proponata direktivo aŭ principo de Vikinovaĵoj kaj ne ricevis interkonsenton de la komunumo.
Do ĝi estas konsiderenda nur kiel evoluanta ĝermo. Bonvolu diskuti pri ĝi por oficialigi la paĝon.

La fundamenta celo de Vikinovaĵoj estas krei fonton de novaĵoj kiu estu libere havebla fonto de informado. La permesilo kiun ni uzas (Creative Commons Attribution 2.5) garantias la liberan aliron al nia enhavo laŭ la sama senso ke la libera programaro havas liberan permesilon. Tiel, la enhavo de Vikinovaĵoj povas esti kopiita, modifita, disigita kaj uzita eĉ komerce se tiu nova versio plenumas la kondiĉojn de la permesilo (sufiĉas ligilo al originala artikolo en Vikinovaĵoj). Tiel, la artikoloj Vikinovaĵaj restos liberaj ĉiam, kaj iu ajn povos ili uzi laŭ kelkaj restriktoj, la plej multo el ili por garantii tiun saman liberecon.

Ĉiuj viaj kontribuaĵoj de Vikinovaĵoj estas sub la permesilo CC-BY, senŝanĝe. Tial, por aldoni ion, vi devas esti la havanto de la aŭtorrajtoj pro fari vi mem ĝin, ekzemple, aŭ por preni ĝin el fonto kiu permesas uzi laŭ permesilo CC-BY (pro esti jam libera (CC-Zero) aŭ sub permesilo CC-BY, ekzemple). Je la unua okazaĵo, vi retenas la aŭtorrajton de via kontribuo, povante publikigi ĝin aliloke aŭ doni iun permesilon laŭplaĉe; sed vi neniam povos forigi la permesilon CC-BY kiun vi enmetis ĉi tien, ĉar la permesiloj Creative Commons estas nemalfareblaj. Je la dua okazaĵo, vi devas indiki la fonton, doni ligilon al ĝi (kutime, sur la diskut-paĝo aŭ sur la priskribo de la dosieroj) kaj indiki la permesilon sub kiu ĝi estis publikigata; tiu ĉi estus la okazo por enhavo de Vikinovaĵoj en aliaj lingvoj, ekzemple.

Bonvolu, se vi aldonas informon el kiu vi havas la aŭtorrajton, sed ĝi jam estis publikigata aliloke, lasu mesaĝeton pri tio en la resumo kaj diskut-paĝo certigante ke vi posedas la aŭtorrajton, kaj ligilo de kie vi publikigis tion. Alie, kiam kunlaboranto vidu ke ĝi jam ekzistas aliloke, forigos ĝin por eviti malrespektado al la aŭtorrajtoj.

Okaze ke vi akiru permeson de la havanto de la aŭtorrajtoj por aldoni enhavon en Vikinovaĵon, vi devas klarigi tion sur la diskut-paĝo de la artikolo; skribu la nomon kaj la daton.

Neniam aldonu materialon malrespektanta la alies aŭtorrajton. Tio ĉi povas okazigi leĝajn problemojn kaj tre serioze damaĝi la projekton. Se vi dubas, verku la materialon vi mem.

Neniel estos permesataj en Vikinovaĵoj artikoloj aŭ dosieroj kopiitaj de alia retejoj, libroj, revuoj, etc., sed akiri unue la permeson de la aŭtoro aŭ havanto de la aŭtorrajtoj, (se ne estus la sama persono). Ankaŭ ne eblas erojn de artikoloj; vortaroj, ktp.

Ke retejo, KD-o, libro, revuo aŭ iu ajn medio ne indiku ke siaj enhavoj havas aŭtorrajton; ne signifas ke vi povu supozi ke ja ili ne havas. Fakte, oni devas ĉiam supozi ke ili havas aŭtorrajton, ĉar la leĝoj internaciaj tiel diras. Por ke teksto aŭ bildo estu uzebla en Vikinovaĵoj, ĝi devas klare indikita por publika uzado aŭ akordigebla laŭ Creative Commons Attribution 2.5.

Iel ajn, la leĝoj pri aŭtorrajto aplikas al al esprimado de ideoj, ne al la propra ideo aŭ informo mem.

Ankaŭ vi devas scii ke la enhavo de Vikipedio estas neakordigebla laŭ la permesilo Creative Commons Attribution 2.5, ĉar la permesilo uzata de Vikipedio, la permesilo Creative Commons Attribution ShareAlike 3.0, estas neakordigebla.

Ne plenumi ĉi tiujn normojn povas damaĝi neripareble la projekton, kaj senutiligi nian tutan laboron. Se vi trovas materialon kiu ne plenumu tion ĉi, avertu al ni sur la Redaktejo.

Vidu ankaŭ[redakti]