Uzanto:VladimirPF/Provejo Kosmo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

{Dato|15|03|2024|}}

La 5-an de majo 2024 taĉmento de la esperanto-rusa-esperanto Vortaro de Kondratjev prezentis vican raporton.

  • La granda Esperanto-rusa vortaro havas 91 278 vortojn en 45 785 vortaraj artikoloj
  • La granda Rusa-Esperanto vortaro havas 49 150 vortojn en 30 388 vortaraj artikoloj (en limoj ruse "А - поло")

Por subteno de la projekto funkcias konto ĉe servo Busti, per kiu oni povas mone helpi al la projekto.

En aprilo de 2024 abonantoj de Busti oferis 3 864 rublojn. Pri mondonacoj oni ne minciis, kio aludas al manko de la donacoj.

Pomonataj monrezultoj
Monato Januaro Februaro Marto Aprilo
Sumo (Busti) 4 221 3 478 4 327 3 864
Sumo (donacoj) 14 982 - 952 -

La teamo planas uzi la kolektitan monon por renovigi komputilaron de Boris Kondratjev kaj pagi luadon de serviloj.

Rezulte de aprilo de 2024 en la Rusa-Esperanto vortaro riĉiĝis per 404 novaj vortoj. Krom laboro pri la vortaro, Boris Kondratjev dum pasinta monato multe okupis pri komentoj de uzantoj. Per la sistemo de uzantaj komentoj legantoj povas montri erarojn (ekzemple mi trovis preseraron en vorto "raketkonstruado" kaj sendis informon pri ĝi), proponi novajn vortojn aŭ aldonajn variantojn de tradukoj. Laŭ mia sperto la aŭtoro sufiĉe rapide reagas al la komentoj pri eraroj kaj riparas vortarajn artikolojn. Certe por respondi al la proponoj bezonatas tempo por esploro kaj la respondoj aperas ne tuj. Dum la aprilo Boris plenumis ĉiujn ŝuldojn pri respondoj.

Se la propono ne bezonas profundan esploron Boris Kondratjev aldonas la proponaĵon al la vortaro. Ekzemple, mi proponis aldoni novan specon de steloj, kiu mankas en la Vortaro, sed ĉeestas en NPIV ("Giganto - Stelo pli granda k pli hela ol la ordinaraj (apartenantaj al la ĉefa sekvenco): ruĝa giganto (malfrua stadiformo de stelo, kies relative malvarma surfaco radias precipe ruĝan lumon"). La speco baldaŭ aperis en vortara artikolo.

Certe, inter proponoj aŭ erarmesaĝoj foj-foje okazas ideoj, prezentitaj ne tre altan kleron de la proponitoj. Ve, ne ĉiuj ruslingvanoj perfekte posedas la rusan, sed Boris Kondratjev respondas ankaŭ al tiuspecajn demandojn.

Donaci aŭ iĝi abonanto oni povas ĉe la Busti-konto «Vortaristo».

Jen estas ioma statistiko de vizitoj al la vortaro dum 2024 jaro:

Pomonataj vizitoj
Monato Vizitoj Unikaj
vizitantoj
Vizititaj
paĝoj
Aprilo 5 702 2 963 207 833
Marto 5 401 2 764 16 393
Februaro 4 163 2 306 19 664
Januaro 1 965 1 089 10 334

Fontoj[redakti]



{publikigita}}

Kategorio:Januaro de 2024 Kategorio:Februaro de 2024 Kategorio:Vortaro de Kondratjev Kategorio:Busti Kategorio:Boris Kondratjev Kategorio:Vortaristo Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-vortaroj Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Retaj vortaroj Kategorio:Bonfarado