Uzantino:Audreycious/La Vikimedia Fondaĵo efektivigas forigon de la bulgaraj Vikinovaĵoj malgraŭ kontestoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Notu: Ĉi tio estas nur malneto por pretigado al atendata okazaĵo. Ĝi ne estu publikigita ĉi-momente kaj la enhavo povas ne esti laŭvera.

La Vikimedia Fondaĵo, post longega kaj disputiga diskutado inter la uzantoj de diversaj vikiprojektoj, fine efektivigas la forigadon de la bulgaraj Vikinovaĵoj ĉi tiun lundon, 23an de septembro. Tiel anoncis la Vikimedia aktisto Stephen White, en la nomo de la Lingva Komitato, kiu respondecas pri la kreado kaj fermado de vikioj de Vikimedio.

En komenca anonco publikigita de Sr-o White la 9an de septembro, la Lingva Komitato de la Fondaĵo faris oficialan rekomendon al la Vikimedia Estraro forigi la bulgarajn Vikinovaĵojn, citante gravajn, kontraŭĵurnalismajn enhavon kaj propagandon, kiujn la komunumo de la projekto permesis longtempe restadi.

Ekranfoto de la ĉefpaĝo de la bulgaraj Vikinovaĵoj kun granda ruĝa sciigo pri venonta fermado.

La bulgaraj Vikinovaĵoj estis kreitaj la 6an de februaro, 2005. Je la momento de sia malapero, ili troviĝis je la 19-a vico inter ĉiuj 34 lingvoversioj de Vikinovaĵoj laŭ la kvanto de artikoloj. Ĉi-parametre la projekto okupis la 492-an vicon inter ĉiuj 882 vikiprojektoj de Vikimedio.

En julio kaj aŭgusto de 2019, la komunumo de la bulgaraj Vikinovaĵoj aktivigis laboron, eldonante unu aŭ du novaĵartikolojn praktike ĉiutage. Tamen ĉi-septembre la aktiveco abrupte malkreskis dum daŭrantaj kritikoj pri la projekto ĉe la paĝo pri fermado. Sur ĉiuj paĝoj de la bulgaraj Vikinovaĵoj troviĝis okulfrapa afiŝo sciiganta pri fermado.

Antaŭaj artikoloj ĉe Vikinovaĵoj ĉi-teme[redakti]