Teamo de la vortaroj de Kondratjev raportas

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 15-a de marto 2024

La 13-an de marto 2024 aperis vica financa raporto de teamo de la esperanto-rusa-esperanto Vortaro de Kondratjev.

La projekto havas konton ĉe la servo Busti kaj allogas monoferojn forme de unufojaj donacoj kaj regulaj abonoj.

Regulaj abonantoj en januaro kaj februaro oferis po 4 221 rubloj. La monfluo estas malregula kaj varia: en januaro oni donacis 14 982 rublojn, en februaro — 3 478 rublojn.

La teamo planas uzi la kolektitan monon por renovigi komputilaron de Boris Kondratjev kaj pagi luadon de serviloj.

En februaro de 2024 la Esperanto-rusa vortaro havis pli ol 91 mil vortojn. La rusa-Esperanto vortaro havis pli ol 30 mil vortarajn artikolojn kaj pli ol 48 mil vortojn. Por komforta uzado la vortaroj estas kunigitaj sub unu ŝelo kaj oni povas serĉi vortojn en ambaŭ lingvoj en la sama serĉokampo.

Donaci aŭ iĝi abonanto oni povas ĉe la konto «Vortaristo».

Jen estas ioma statistiko de vizitoj al la retejo rueo.ru dum la pasintaj januaro kaj februaro:

Monato Vizitoj Unikaj vizitantoj Vizititaj paĝoj
Januaro 1 965 1 089 10 334
Februaro 4 163 2 306 19 664

Fontoj[redakti]