Vikinovaĵoj:Administrantoj: Malsamoj inter versioj
Piet-c (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Piet-c (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 42: | Linio 42: | ||
* [[meta:Administrators of Wikimedia projects/Wikinews|Administrantoj de la diversaj Vikinovaĵoj]] |
* [[meta:Administrators of Wikimedia projects/Wikinews|Administrantoj de la diversaj Vikinovaĵoj]] |
||
* [[meta:Administrators of various projects|Administrantoj de la diversaj Vikimediaj projektoj]] |
* [[meta:Administrators of various projects|Administrantoj de la diversaj Vikimediaj projektoj]] |
||
* [[Vikinovaĵoj:Burokratoj]] |
|||
[[Kategorio:Vikinovaĵoj| Administrantoj]] |
[[Kategorio:Vikinovaĵoj| Administrantoj]] |
Kiel registrite je 10:32, 11 okt. 2013
La komunumo ja lasas la administrantojn fari gravajn bontenadajn laborojn, kiuj postulas tiujn kelkajn aldonajn funkciojn, kiuj estas al la administrantoj permesitaj. Al tiuj laboroj apartenas ekz. observado de balotado pri forviŝo de paĝoj, kontrolado de novaj kaj de ŝanĝitaj paĝoj kaj forviŝado de evidenta vandalismo kaj helpo al la uzantoj kun la problemoj, kies solvado postulas administrajn rajtojn. Ĉar la administantoj estas jam spertaj uzantoj, la ceteraj uzantoj bezonantaj helpon aŭ konsilon ofte turniĝas ĝuste al la administrantoj.
Kapabloj de administrantoj
Administranto estas uzanto delegita kun kelkaj povetoj por glatigi la funkciadon de la vikio:
- Forigado de fuŝkreitaj paĝoj
- Restarigo de misforigitaj paĝoj
- Forbarado de IP-adresoj de vandaloj
- Protektado de apartaj paĝoj (tiam nur administrantoj rajtas redakti ilin)
Pli detale:
La programaro MediaWiki, per kiu la Vikinovaĵoj funkcias, enhavas kelkajn funkciojn kun limigita aliro. El tiuj ĉi funkcioj la administrantoj rajtas aliri la sekvajn:
Ŝloso de paĝo
- La administrantoj povas rekte redakti la ĉefan paĝon kaj aliajn ŝlositajn paĝojn. La ceteraj uzantoj povas ŝanĝojn de la ĉefa paĝo proponi sur ĝia diskuta paĝo.
Forigado kaj restarigado de forviŝitaj paĝoj
- La administrantoj povas forigi paĝojn, inkluzive de iliaj historioj. Normalaj uzantoj proponas paĝojn por forigo sur la paĝo Vikinovaĵoj:Forigproponoj. Se tie estis farita decido forigi paĝon, iu el la administrantoj tion faros. Ofte forigo de paĝoj estas pure teĥnika afero, ekz. en la okazo, ke apartigilo malhelpas ĉe alinomado de paĝo, aŭ por korekti paĝon, kies historio estis difektita. Aliokaze oni per tio forigas evidentan vandalismon aŭ materialo, kiu rompas la aŭtorajn rajtojn.
- La administrantoj povas trarigardi la forigitajn paĝojn kaj malforigi ilin.
Revenigado de ŝanĝoj
- La administrantoj povas rapide revenigi la ŝanĝojn de paĝoj (revertado, re-versi(o)-igado). Kiu ajn uzanto (kaj registrita kaj neregistrita) povas ajnan paĝon revenigi al la antaŭa versio. La administrantoj havas pli rapidan ilon por revertado, kiu ebligas al ili reverti vandalajn redaktojn. En la rigardo al listo de kontribuoj de uzanto, aŭ dum trarigardado de diferencoj inter la lastaj versioj, estas ĉe ĉiu ŝanĝo, kiu estas por la rigardata paĝo aktuala, la hiper-ligo en jena formato: "malfari". Per klako al tiu ĉi ligo la artikolo revenos al la lasta versio, kiun faris alia uzanto, kaj la ŝanĝo estas markita kiel "malgranda redakto" ("e") kun resumo, kiu tekstas: "Redakto de la uzanto ikso estas revenigita al la antaŭa versio, kies aŭtoro estas la uzanto ipsilono."
Forbarado de uzantoj
La administrantoj povas:
- forbari IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantajn nomojn, por limigita tempo, aŭ por tempo nelimigita
- repermesi la forbaritajn IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantajn nomojn
- Vidu ankaŭ la liston de forbaritaj IP-adresoj kaj salutnomoj kaj la forbarprotokolon de antaŭaj forbaroj. (Antaŭe uziĝis la nocioj bloki kaj (mal)blokado.)
Aspektoj kaj tekstoj de interfacoj
- La administrantoj povas ŝanĝi tekston de la uzula interfaco, redaktante paĝojn en la nom-spaco MediaWiki. Ĉiuj ĉi paĝoj estas ŝlositaj, do normalaj uzantoj ne povas ilin redakti.
- En tiu ĉi nom-spaco ekzistas ankaŭ la paĝo MediaWiki:Monobook.css, per kies redakto povas la administrantoj ŝanĝi la CSS-stilon, kiu estas uzata en la Vikinovaĵoj. Krome ekzistas MediaWiki:Monobook.js.