Kolombio agnoskas Palestinon: Malsamoj inter versioj
eNeniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 58: | Linio 58: | ||
[[Kategorio:Sudameriko]] |
[[Kategorio:Sudameriko]] |
||
[[Kategorio:Politiko]] |
[[Kategorio:Politiko]] |
||
{{Publikigita}} |
Kiel registrite je 04:25, 9 aŭg. 2018
Ĵaŭdo, la 9-a de aŭgusto 2018
Kelkaj tagoj antaŭ transdoni la prezidantecon, Juan Manuel Santos agnoskis Palestinon laŭ informoj de la Diplomata Misio de Palestino en la sudamerika lando, kiu iĝis publika nur la 8-an de aŭgusto, kiam la elektita Iván Duque Márquez predizentiĝis. Duque antaŭe esprimis la eblon translokigi la ambasadorejon de Kolombio de Tel-Avivo en Jerusalemon. La novaĵo estis tre surpriza ĉar kiel la plej grava partnero de Usono en Latinoameriko, la politiko de Kolombio ĉiam alĝustiĝis al tiu de sia partnero norda.
Mi volas informe ke nome de la registaro de Kolombio, Prezidanto Juan Manuel Santos decidis agnoski Palestinon kiel liberan, sendependan kaj suverenan ŝtaton. | — María Ángela Holguín, Ministro pri Eksteraj Rilatoj
|
La anonco, aldirektita al ministro pri Eksteraj Rilatoj de la Ŝtato de Palestino, Riad Malki, konsideras pri la konflikto inter Israelo kaj Palestino ke "La rekta dialogo estas le plej bona maniero por atingi kaj daŭran kaj justan solvon permesonta al ambaŭ popoloj kaj Ŝtatoj kunvivi pace".
Santos informis al la skipo de Duque kelkaj tagoj antaŭ ol fini sian prezidentecan periodon, kaj ĉi tiu merkredo (08.08.2018) la nova registaro ekkonis la leteron subskribitan de Holguín, deklaris Carlos Holmes Trujillo, kiu anstataŭis al Holguín de post ŝanĝo registara.
Ek de kiam Urugvajo agnoskis Palestinon en 2011, Kolombio estis la sola lando de Latinameriko kiu mankis por agi same.
Fontoj
- (es) Santiago Torrado «El Gobierno de Santos reconoce al Estado Libre de Palestina antes de entregar el poder» – El País, 08-08-2018
- (es) «Colombia reconoce a Palestina como Estado» – Casa Editorial El Tiempo, 08-08-2018
- (en) Nou Landau «Colombia Recognizes Palestine as Sovereign State» – Haaretz, 08-08-2018
- (en) «Colombia recognizes Palestine as sovereign state» – France24, 09-08-2018