Somalio malpermesis al trolŝipoj fiŝkaptadon en siaj teritoriaj akvoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 18-a de aprilo 2024

Trolŝipa fiŝkaptado en Afriko
Trolŝipa fiŝkaptado en Afriko

Registaro de Somalio malpermesis al trolŝipoj fiŝkaptadon en siaj teritoriaj akvoj.

Tio estas parto de la nova politiko de la lando por ĉesigi senkontrolan fiŝkaptadon en Hinda Oceano. La Ministerio de Fiŝkaptado kaj Akvaj resursoj de Somalio ordonis malpermesi al fremdlandaj trolŝipoj la fiŝkaptadon. Ĉiu rompo de la ordono povas finiĝi per monpuno, malliberigo kaj konfisko de rikoltitaj fiŝkaptaj produktoj kaj konfisko de fiŝkaptada ekipo.

La ordono aperis post kiam Somalio liberigis 33 iranajn fiŝkaptistojn arestitajn pro kontraŭleĝa fiŝkaptado en somalaj teritoriaj akvoj. Kaj pasintjare, la Ĝenerala Prokuroro de Somalio akuzis 36 eksterlandajn fiŝkaptistojn pro kontraŭleĝaj fiŝkapado. Laŭ la somala registaro, iranaj, pakistanaj, tajlandaj, jemenaj, ĉinaj kaj hispanaj trolŝipoj nuntempe kontraŭleĝe fiŝkaptadas en la akvoj de la lando.

Mogadiŝa eksperto pri fiŝkaptado kaj akvokulturo Omar Abdulle Hale opinias ke kontraŭleĝa fiŝkaptado estas vasta en somalaj teritoriaj akvoj, kiuj havas marbordon pli ol 3000 km.

La Ministerio de Fiŝkaptado kaj Akvaj resursoj de Somalio certas, ke en la teritoriaj akvoj aktivas eksterlandaj kaj internaciaj fiŝkaptaj firmaoj kaj unusolaj trolŝipoj.

Fontoj[redakti]